From Wikipedia, the free encyclopedia
Mansio, france Maine, estis historia kaj kultura franca regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo estis Le Mans. Mansio estis ankaŭ graflando poste duklando. Kvankam la provinco malaperis, la termino « Maine » estas ankoraŭ uzata por difini la teritorion de la departementoj Sarthe kaj Mayenne. La teritorio de Mansio respondas vere al tiuj departementoj. Ili tamen ricevis ankaŭ teritoriojn de Anĵuo kaj, kaze de Sarthe, tiun de la graflando Perĉo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maine |
Mansio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Province du Maine | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
eksa administra teritoria unuo • graflando • malnova provinco de Francio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Provinco de la reĝlando Francio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La provinco ŝuldas sian nomon al la gaŭla popolo de la cenomanoj. Mansio, kiel graflando, aperis en la 9-a jarcento, en la karolida periodo. Ĝi okupis strategian pozicion, ĉar ĝi estis ĉe la limo de Bretonio, de Normandio kaj de Anĵuo. Ĝi utilis kiel bufra ŝtato ĝis la fino de Mezepoko kaj suferis purajn militojn ligitajn al la kapetidoj kaj plantaĝenetoj. Ĝi estis alligita al la reĝa bienaro en 1204 poste ĝi estis disigita en 1790 okaze de la kreo de la departementoj.
La termino « Maine » estas ankoraŭ uzata nun de pluraj institucioj kaj entreprenoj, aparte en Sarthe, kiel la taggazeto Le Maine libre, la Universitato du Mansio, Francio Blua Mansia kaj la regiona naturparko Normandio-Mansio.
Mansio kovras proksimume 10 000 km² kaj enhavas 800 000 loĝantojn, nomitajn franclingve Mainiots kaj Mainiotes. Krom la historia ĉefurbo Le Mans, la ĉefaj urboj estas Laval, Sablé-sur-Sarthe, Mayenne, Mamers kaj La Ferté-Bernard.
La aŭtoritatoj de la usona ŝtato Majno, origine koloniita de francoj, oficiale agnoskis la francan Mansion kiel la originon de la nomo de ilia ŝtato[1].
Mansio situas nordokcidente en Francio, ĝi estas sen aliro al la maro, sed Landivy, situanta nordokcidente en la departemento Mayenne, estas je nur trideko da kilometroj de la golfo de monteto Sankta-Mikaelo. Mansio havas formon de neregula ortogramo, laŭ orienta-okcidenta akso. Okcidente, ĝi estas najbaro de Bretonio (nuna regiono Bretonio), kun la departemento Ille-et-Vilaine, norde en la graflando Perĉo kaj de Normandio (nuna regiono Malsupra Normandio), kun la departementoj Manche kaj Orne. Oriente, ĝi estas borderita de Turanĝio kaj Orleanio (nuna regiono Centro-Valo de Luaro), kun la departementoj Indre-et-Loire kaj Loir-et-Cher. Fine, sude, Mansio estas borderita de Anĵuo, kiu proksimume respondas al la departemento Maine-et-Loire. Same kiel Anĵuo, Mansio estas inkluzivigita en la regiono Luarlandoj. Ĝi estas ĉe la kruciĝo de la vojoj ligantaj Parizon al Bretonio kaj Normandion al Valo de Luaro.
La reliefo de Mansio estas entute malabrupta, ĝi estas transira regiono inter Bretonio, Normandio kaj Anĵuo, tre malsamaj regionoj. Mansio staras sur du grundoj relative malsamaj, la Supra-Mansio (rivero Sarthe) oriente, kaj Malsupra Mansio (rivero Mayenne) okcidente. La unua staras sur transira areo inter la pariza akvokolekta areo kaj la armorika montaro, kiam la dua situas tute sur la armorika montaro.
Malsupra Mansio, kiu apartenas al la armorika montaro, estis kreita en la paleozoiko, aparte dank'al vulkana agado, poste ĝi estis kovrita per terciaraj formancioj, aparte per riveraj aluvioj.
Supra-Mansio posedas grundon tipan al la pariza akvokolekta areo, sed ĝi estas modifita kaj neregula. Estas neniuj triasaj spuroj. Norde, la arbaro Perseigne, kiu kulminas je 349 metroj, estas antaŭmetita insulo de la armorika montaro.
Malsupra Mansio estas preskaŭ tute en la akvokolekta areo de la rivero Mayenne, vasta je 4 358 km². La rivero Mayenne estas rivero longa je 202 km kiu fontas sur la norda akvokolekta areo de mont des Avaloirs, en la departemento Orne[2].
Supra-Mansio konsistas el paralela sistemo, ĉar ĝi respondas al la akvokolekta areo de la rivero Sarthe. Tiu rivero longa ja 313 km fontas el la graflando Perĉo, poste malsupreniras, kiel la rivero Mayenne, al Angers, kie ĝi enfluas en la riveron Mansio.
Mansio, dank'al proksimeco al la Manika Markolo kaj Atlantiko, posedas oceana klimato. La vetero estas ofte humida, kun regulaj kaj moderaj temperaturoj. La ekstremas temperaturoj, −10 °C vintre kaj 32 °C somere, estas maloftaj.
Datumoj pri Le Mans :
Monato | Monatoj | Sezonoj | Jaro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec | Vin | Pri | Som | Aŭt | ||
Averaĝa plej alta temp. (°C) | 7,1 | 8,5 | 11,6 | 14,7 | 18,4 | 22,0 | 24,5 | 24,0 | 21,4 | 16,6 | 10,8 | 7,7 | 7,8 | 14,9 | 23,5 | 16,3 | 15,6 |
Averaĝa temp. (°C) | 4,1 | 5,0 | 7,2 | 9,8 | 13,3 | 16,7 | 18,8 | 18,3 | 16,0 | 12,1 | 7,3 | 4,8 | 4,6 | 10,1 | 17,9 | 11,8 | 11,1 |
Averaĝa plej malalta temp. (°C) | 1,2 | 1,5 | 2,8 | 4,9 | 8,2 | 11,3 | 13,1 | 12,6 | 10,5 | 7,6 | 3,8 | 1,9 | 1,5 | 5,3 | 12,3 | 7,3 | 6,6 |
Absoluta plej alta temp. (°C) | 17,2 (1975) |
21,0 (1960) |
24,9 (1955) |
30,3 (1949) |
32,4 (1953) |
37,1 (2011) |
40,4 (1952) |
40,5 (2003) |
34,6 (1961) |
29,7 (1985) |
21,9 (1955) |
18,3 (1953) |
18,3 | 30,3 | 40,4 | 34,6 | 37,1 |
Absoluta plej malalta temp. (°C) | −18,2 (1987) |
−17,0 (1956) |
−11,3 (1971) |
−4,9 (1956) |
−3,7 (1957) |
1,6 (1975) |
3,9 (1954) |
3,2 (1956) |
−0,5 (1952) |
−5,4 (1997) |
−12,0 (1956) |
−21,0 (1964) |
−21 | −11,3 | 1,6 | −5,4 | −18,2 |
Frostaj tagoj (Tmin ≤ 0 °C) | 12,1 | 10,8 | 9 | 3 | 0,5 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 6,9 | 11,1 | 34 | 12,5 | 0 | 7,9 | 54,4 |
Precipitaĵoj (mm) | 64,8 | 59,4 | 58,7 | 50,7 | 60,8 | 45,6 | 49,6 | 45,1 | 54,1 | 57,7 | 67,7 | 63,8 | 188 | 170,2 | 140,3 | 179,5 | 678 |
Sunumado (horoj por monato) | 62,7 | 86,9 | 141,5 | 179,2 | 204 | 227,3 | 248,9 | 222,4 | 182 | 133,2 | 79,7 | 57,1 | 68,9 | 174,9 | 232,9 | 131,6 | 152,1 |
206,7 | 524,7 | 698,6 | 394,9 | 1 824,9 | |||||||||||||
Fonto : Météo-Francio[3] , Infoclimat.fr[4] kaj Linternaute.com[5] |
Mansio ŝuldas sian nomo al la cenomanoj, la gaŭla popolo, kie staras la nuna departemento Sarthe. Le Mans havas la saman originon, sed tio ne estas la kazo nek de la rivero Mansio, la rivero, kiu trairas Angers, nek tiu de la departemento Maine-et-Loire. Ĉar, la nomo de la rivero estas variaĵo de la vorto « Mayenne », kie eble originas de la kelta radiko *made ' (« fari enrompon, sin etendi »), aŭ de la latina lingvo madere (« esti malseka, sorbigi»), al kiu aldoniĝis la gaŭla sufikso -uenna. La tuto signifus « (akvo) kiu superbordiĝas », kio pensigas al la akvo de la riverego Luaro, kiu suprenfluas en la riveron en periodo de riveraltiĝo[6].
La nomo de la provinco Mansio ŝajnas estis je la origino de tiu de la usona ŝtato Majno. Tiu etimologio estis oficialigita de la aŭtoritatoj de la Ŝtato en 2001, okaze de kreo de loka franca-usona tago[7].
La regiono Coëvrons, situanta centre de Mansio, estas la plej riĉa je prahistoriaj restaĵoj.
En la neolitiko, pluraj megalitoj estis starigitaj, kiaj la menhiro de Saint-Thomas-de-Courceriers, la dolmeno de Erves en Sainte-Suzanne (4 500 jaroj a.K.), la dolmeno la Pierre couverte (la kovrita ŝtonego) de Vaas, la dolmeno de Lhomme ktp.
La romianoj invadis la okcidenton de Gaŭlio en 57 a.K. Aŭgusto metis Mansion en la Liona Gaŭlio kaj la opidumo de Moulay de la diablintoj estis forlasita profite al nova urbo, Noviodunum (nuna Jublains).
Per la elorienteŭropaj popolmigradoj, la romia aŭtoritato malfortiĝis kaj la ribeloj regule ekstaris kontraŭ la imposta premo. Noviodunum malprosperis kaj perdis sian staton de ĉefurbo de la diablintoj en la 5-a jc. Ĝia teritorio estis alligita al tiu de la cenomanoj, kies ĉefurbo estis Le Mans.
La frankoj ekloĝis por restadi en la regiono en la 5-a jc, kie ili kunvivis kun la gaŭlaj-romianoj antaŭ ol asimiliĝi. Samtempe, en Armoriko estis grava almigrado de britonoj, venantaj de Britio. Ili starigis reĝlandetojn malamikojn al la frankoj[8]. La militoj inter frankoj kaj bretonoj estis oftaj inter la 6-a kaj la 9-a jc, kaj Mansio estuis submetita al pluraj bretonaj atakoj. Por sekurigi sian landlimon, la frankoj starigis la limlandon Bretonio, bufran areo kun pluraj fortresoj, kiuj staris de Potevio ĝis Normandio[9].
La bofilo de Karolo la Granda, Rorgon (aŭ Roricon) la 1-a de Mansio Rorgon, estas atestita grafo de Mansio en 833 kaj 839.
La reĝo Raoul la 1-a de Burgonjo estus doninta la graflandon en 924 al la duko de Normandio Rollon[10].
En la 11-a jarcento, la graflando Mansio estis avidaĵo inter la tiutempaj kreskantaj potencoj : la graflando Anĵuo kaj la duklando Normandio.
De la 12-a ĝis la 13-a jc, la ekonomio de Mansio kreskis kaj urboj kiaj Le Mans kaj Laval rapide kreskis.
En 1204, la reĝo Filipo Aŭgusto ekatakis la anĵuan Imperion estratan de Johano la Sentera.
La graflando Mansio, donita apanaĝe ekde 1328 al diversaj membroj de la reĝa familio de Francio, fariĝis duklando en 1670.
Mansio malaperis komence de la franca Revolucio, samtempe kiel ĉiuj aliaj francaj provincoj.
Okaze de la Francia-Prusia Milito de 1870, la batalo de Le Mans, kiu okazis la 11-a kaj la 12-a de januaro 1871 estis decida malvenko de Francio kontraŭ Prusio.
Okaze de la Dua mondmilito, la germanoj trairis Mansion direkte al Bretonio kaj atingis la urbon Mayenne la 17-an de junio 1940. La provizora malliberejo de Mulsanne, konstruita de nazianoj, akceptis kaptitojn, poste nomadojn kaj judojn.
La provinco Mansio enhavis preskaŭ la tuton de la departementoj Sarthe kaj Mayenne, escepte de la anĵua Majeno, tio estas la suda triono de Majeno, kaj de anĵua Mansio, kiu konsistigas la ekstreman sudon de la departementi Sarthe. Tiuj du regionoj estis en Anĵuo.
Artikolo interretigita de la departementaj arkivoj de Mayenne Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.