La Golfa ortalo aŭ Golfa ĉaĉalako (Ortalis vetula) estas granda birdo de la familio de Kracedoj. Ili reproduktiĝas en tropikaj kaj subtropikaj medioj el prozopejaj makisoj el Riogranda Valo de plej suda Teksaso, Usono al plej norda Kostariko.
Golfa ortalo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Golfa ortalo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ortalis vetula (Wagler, 1830) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
En Centrameriko, tiu specio loĝas en malaltaj teroj de Pacifiko el Chiapas, Meksiko al norda Nikaragvo kaj kiel separata populacio en Kostariko, kie ties teritorio estas separata de mallonga distanco, kiel disa populacio.
Aspekto
La Golfa ortalo estas 56 cm longa kaj havas korpomason de 650 al 800 g. Ĝi estas longkola kun malgranda kapo kaj nuda gorĝo. Plenkreskuloj havas grizecajn kapon kaj kolon kun senkolora olivecbrunaj korpo kaj flugiloj. La suba ventro estas pala al okreca kaj la vosto estas nigreca kun verdeca brilo kaj sablokolora al blankeca pinto. La irisoj estas brunaj kaj la beko estas nigra; ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj piedoj estas senkoloraj grizaj.
Kutimaro
Tiu specio ĉeestas sekajn kaj humidajn arbarojn, ĉefe kie ili estas interdise kun arbustaro kaj savano. Kutime troviĝanta en grupoj de ĝis 15 birdoj, la Golfa ortalo estas fuĝema kaj timida kaj preferas eliri el danĝero per rapida kurado surgrunda aŭ saltante kaj glitante tra arbustaraj interplektaĵoj.
La Golfa ortalo manĝas en arboj aŭ surgrunde fruktojn (figojn, palmojn, Sapotacoj), semojn, foliojn, kaj florojn. Ĝi estas foje plago de rikoltoj kiaj tomatoj kaj kukumoj.
La alvoko estas laŭta, raŭka RAŬ-pa-haŭ aŭ ĉa-ĉa-LAŬ-ka (el kio alternativa nomo onomatopee), ofte elsendita de kelkaj birdoj per ritma koruso, ĉefe frumatene kaj vespere, kutime el alte en arboj. Ĝi produktas ankaŭ pepajn fajfojn kaj ridegojn. Aliaj priskribas la ĉaĉalakajn alvokojn kiel iritigaj bruoj imitantaj pridisputintajn virinojn (?).
Reproduktado
La Golfa ortalo tipe reproduktiĝas komence de la humida sezono. La nesto estas neprofunda telero el bastonetoj kaj plantofibroj, kovritaj el folioj, en densa vegetalaro. La ovokvanto estas 2-4 aspraŝelaj blankaj al kremokoloraj ovoj.
Konservado
La populacio de Golfa ortalo estas klasita kiel 500,000-5,000,000 (2006 IUCN Ruĝa Listo). Ĝi ne estas minacata. La subspecio el Insulo Útila, O. v. deschauenseei, estis foje listita kiel formortinta, sed ĵusa studaro konfirmis, ke ĝi ankoraŭ survivas.[1]
Taksonomio
Subspecio
Estas kvin agnoskitaj subspecioj:
- O. v. deschauenseei (Bond, 1936) - Utila Chachalaca: insulo Utila ĉe Honduro
- O. v. mccallii (Baird, 1858) - plej suda Teksaso en Usono al norda Veracruz en Meksiko
- O. v. intermedia (Peters, 1913)
- O. v. pallidiventris (Ridgway, 1887) - norda Jukatana Duoninsulo
- O. v. vetula (Wagler, 1830)- suda Veracruz en Meksiko al nordokcidenta Kostariko
La Blankaventra ortalo, Ortalis leucogastra, ĉe la deklivoj al Pacifiko el plej suda Meksiko al Kostariko estis iam konsiderata subspecio de la Golfa ortalo. Nune ĉiuj ĉefaj fakuloj agnoskas ilin kiel separataj specioj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.