Gherla
urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Gherla [gerla] (hungare Szamosújvár [samoŝu:jva:r], Gerlahida, Örményváros; germane Neuschloss, latine Armenopolis), estas urbo en Rumanio ĉe la rivero Someșul Mic nordoriente de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Băița, Hășdate, Silivaș. Gherla estas ĝemela al Forchheim (Germanio), kaj estas viglaj kontaktoj inter la esperantistaj grupoj en la du urboj.
Gherla | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Urbo | |||||
municipo de Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | ![]() | ||||
Alinome | Szamosújvár (hungare), Neuschloss (germane), Armenopolis (latine) | ||||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||||
Situo | 47° 1′ N, 23° 54′ O (mapo)47.0223.9 | ||||
| |||||
![]() | |||||
Alto super maro | 255 m | ||||
Poŝtkodo | 405300 | ||||
Loĝantaro | 22.092 (en 2009) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 55393 | ||||


Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Ĝi estas la iama centro de armenoj en Transilvanio, kiuj aperis en la urbo en 1672. En ĝia prizono multe da politikaj malliberuloj suferis dum la komunista diktaturo.
Vizitindaĵoj
- La kastelo-fortikaĵo renesancstila (1540–1550)
- La grandparte baroka Armena Katedralo Sankta Triunuo (Gherla)
Loĝantaro
En 1910 ĝi nombris 6857 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 25.284 (rumanoj, 18 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 24 083 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Vidu ankaŭ
Notoj
Eksteraj ligiloj
Fonto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.