muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Germanisches Nationalmuseum (trad. Germana nacia muzeo) estas muzeo en Nurembergo, Germanio. Fondita en 1852, ĝi estas hejmo de granda kolekto de aĵoj rilate al la germanaj kulturo kaj arto etende el prahistorio ĝis nuntempe. La muzeo estas la plej granda muzeo de Germanio pri kultura historio. El totala havaĵaro de ĉirkaŭ 1.3 milionoj da objektoj (inklude la havaĵojn de biblioteko kaj de Departemento de Presaĵoj kaj Desegnoj), proksimume 25 000 estas ekspoziciataj.[1]
Germanisches Nationalmuseum | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia muzeo arta muzeo neprofitcela organizaĵo | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Nurenbergo | ||||
Adreso | Kartäusergasse 1, 90402 Nürnberg | ||||
Estiĝo | 1852 | ||||
Malfermo | 1853 | ||||
Direktoro | G. Ulrich Großmann | ||||
Koordinatoj | 49° 26′ 54″ N, 11° 4′ 32″ O (mapo)49.44833311.075556 | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 405 799 | ||||
Filioj | Fördererkreis des Germanischen Nationalmuseums (mul) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.gnm.de | ||||
La muzeo estas en la sudo de la historia urbocentro inter Kornmarkt kaj Frauentormauer laŭlonge de la mezepokaj urbomuregoj. Ties enirejo estas ĉe Kartäusergasse kiu estis transformita de la skulptisto Dani Karavan ĝis la Strato de Homaj Rajtoj (germane Straße der Menschenrechte).
Dum la Dua Mondmilito oni detruis parton de la konstruaĵo, kiu estis rekonstruita post la milito laŭ planoj de la arkitekto Sepp Ruf. En 1964 oni decidis haltigi la kolekton ĉe la Ekspresionismo pro administraj tialoj pri la enhavkapablo de la muzeo.
Inter ĉefaj kolektoj estas jenaj:
En la kolekto de artaĵoj estas, por ekzemplo, la Codex Aureus Epternacensis de Echternach, artaĵoj de mezepoka juvelarto, pentraĵoj de Alberto Durero kaj Hans Baldung Grien, skulptaĵoj de Ferdinand Dietz, metiartaĵoj, sciencaj instrumentoj (teleskopoj, sunhorloĝoj, kronometroj, astrolaboj kaj globusoj), muzikinstrumentoj, mebloj (por ekzemplo, parto de la skriboficejo de la fratoj Grimm), pupodomoj el Nurembergo, ludiloj ktp.
Tiu muzeo estas hejmo ankaŭ de grava biblioteko kun pli ol 700 000 libroj kaj arkivo enhavanta nombrajn originalajn dokumentoj de la historio de Germanio kaj Eŭropo. La Erdapfel (en germana: «Terpomo») fabrikita de Martin Behaim en 1492, estas la plej antikva globuso konservata.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.