Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laboristaj esperantistoj en la Volkshaus de Lepsiko (Leipzig) en 1911 fondis la Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), kiu dum sia ekzistado (ĝis 1933) kelkfoje ŝanĝis sian nomon: Germana Laborista Esperantista Asocio, Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj. Ni tamen ĉiam uzos la mallongigon GLEA.
La nomon Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj ĝi alprenis en 1922 dum la 4-a Asocia Konferenco en Düsseldorf. La asocio etendis sian agadteritorion. Tiujare la nova distrikto Bohemio aperis. Alia motivo por la nomŝanĝo estis la proksimeco al la nova en 1921 fondita internacia laborista organizaĵo Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu nur akceptis individuajn membrojn kaj malakceptis apartigon laŭ lando aŭ partio.
Berlino por GLEA ludis gravan rolon aparte post 1929, kiam GLEA - post interna skismo - sin direktis al marksismaj ideoj. Pro la komunista orientiĝo multaj socialdemokratoj forlasis GLEA kaj fondis.laŭ iniciato de Adolf Sproeck (1890–1978), Konrad Deubler (1885–1966) kaj Ludwig Puff (1888–) en 1930 Socialistan Esperanto-Asocion.
GlLEA subtenis la fondon de Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE, 1932 en Berlino).
Jam antaŭe membroj de GLEA subtenis grupiĝojn ene de SAT, kiuj opoziciis al la kurso de Lanti kaj estis proksimaj al Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), sub la gvido de Ernest Drezen. La organo de tiu opozicio ene de SAT estis la monata gazeto „Internaciisto“, kiu aperis en Berlino. Tie ankaŭ sian sidejon havis la „Interessengemeinschaft für Arbeiterkultur“ (IfA), (Intereso-societo pri laborista kulturo), kiu estis proksima al la Komunista Partio de Germanio.
La asocia oficejo ekde 1930 troviĝis en Berlin, Dircksenstraße 42. Ĝi estis detruita de la nazioj en la jaro 1933. De 1930-1933 la berlinano Wilhelm ("Willy") Wildebrand (esperantigita Vildebrand) estis la prezidanto de GLEA. Post la fondo de Centra Laborrondo Esperanto (CLE) Vildebrand estis la vicprezidanto de la nova organizaĵo de la esperantistoj de GDR. Al la estraro de GLEA ankaŭ apartenis la berlinanoj Ernst Kissler, Alfred Kraushaar, Alice Wiebach (poste Alice Schödl) kaj Adolf Sproeck. Grava aktivulo ankaŭ estis Ludwig Schödl. Krom Willy Vildebrand ankaŭ Alice kaj Ludwig Schödl kaj Alfred Kraushaar aktivadis en GDREA. Adolf Sproeck post la dua mondmilito ludis gvidan rolon en okcidenta Berlino.
Laŭ Detlev Blanke en jubilea libro de Esperanto-Ligo Berlin ĝia oficejo ekde fine de la 1920-aj jaroj situis en Berlino.
Du berlinanoj estis redaktoroj de la organo de GLEA, „[Der] Arbeiter-Esperantist“ ([La] Laborista Esperantisto), nome Adolf Sproeck (7/1922-4/1927) kaj Willy Vildebrand (1/1931-2/1933, lasta eldono).
Unuopaj distriktoj kaj grupoj de GLEA eldonis proprajn informilojn: Akvobordano (Wasserkante/Hamburg), Nia Sciigilo (Rostock), Ruĝa aktivisto (Leipzig), Instiganto (Ostsachsen), Esperantaj Sciigoj (Dresden), Sendito (Erzgebirge-Vogtland), Nova Vento (Berlin), Informilo (Bayern), Informilo (Niederrhein), Ruhr-Proleto (Ruhrgebiet), Sciigilo (Rhein-Main-Gebiet), La ponto (Saar-Pfalz-Elsaß-Lothringen), Sciigilo (Baden-Württemberg), Nia laboro (Duisburg),
De januaro ĝis oktobro 1924 la abonantoj de la malpermesita Sächsische Arbeiter-Zeitung en Lepsiko ricevis anstataŭe la gazeton Völkerspiegel kun raportoj el la tute mondo pri la vivkondiĉoj kaj klasbataloj de la laboristoj.tradukitaj el Esperanto al la germana.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.