franca verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Georges Ribemont-Dessaignes (naskiĝis la 19-an de junio 1884 en Montpeliero, mortis la 9-an de julio 1974, 90-jara, en Saint-Jeannet) estis franca verkisto, poeto, dramisto kaj pentristo. Ĉirkaŭ 1915, kun Marcel Duchamp kaj Francis Picabia, li estis unu el la antaŭuloj en Parizo de la spirito, kiun en 1916 en Zuriko Tristan Tzara nomis "Dada". Ekde 1920 li partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la movado kaj oni diros pri li, ke li tiam verkis "la solan dadanan teatron, la solan dadanan muzikon", anticipante en ĉi tiuj du kampoj la postajn evoluojn de la temoj de la absurdo kaj rimedo al la hazardo. Tiam proksima al la superrealistoj, li rompis kun André Breton en 1929 kaj aliĝis al literaturo revuo Le Grand Jeu. En 1934 honoriĝis per la dua literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro lia romano Monsieur Jean ou l'Amour absolu ("sinjoro Johano aŭ la absoluta amo"). Post la dua mondmilito, li produktis literaturajn antaŭparolojn kaj restis malproksime de Parizo.
Georges Ribemont-Dessaignes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Georges Victor Jules Léon Ribemont-Dessaignes | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1884 en Monpeljero | ||||
Morto | 9-an de julio 1974 (90-jaraĝa) en Saint-Jeannet | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Alban Ribemont-Dessaignes (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo scenaristo arthistoriisto pentristo poeto tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.