municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Galve de Sorbe estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 96 loĝantoj sur areo de 49,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,9 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas galvitos respektive galvitas.
Galve de Sorbe | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19275 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 96 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 3° 11′ U (mapo)41.223611111111-3.1819444444444 [+] | ||
Alto | 1 394 m [+] | ||
Areo | 49,36 km² (4 936 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Galve de Sorbe [+] | |||
Alange situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1394 m super marnivelo; je 90 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 148 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°13′25″N 3°10′55″Ok. Najbaras la municipoj Campisábalos, Condemios de Arriba, La Huerce, Valverde de los Arroyos kaj Cantalojas.
La vilaĝo estis menciita jam en dokumentoj en 1136, kiel «Galbe», kaj ŝajne ĝia nomo derivas de la nomo de araba generalo de la kalifo Abd ar-Rahman la 3-a, nome Galbi ben Amril.[1] Oni supozas ke en la loko de la aktuala kastelo, de la 15-a jarcento, estis antaŭa araba fortikaĵo.[1]
En kristana epoko aperis la unuan fojon en la regado de Alfonso la 11-a.[1] Dum tiu periodo la infanto Don Juan Manuel estis senjoro de la loko, kiu disponis el fortikaĵo kiu devis esti detruita por atingi reamikigon kun la monarko.[2] Je la morto de tiu la vilaĝo ekdependis rekte de la Krono, ĝis en la 1a de oktobro 1354 Pedro la 1-a de Kastilio donis ĝin kiel senjorio al Íñigo López de Orozco.[2] Lia filino, doña Mencía, edzino de la senjoro de la najbara Beleña de Sorbe, klopodis vendi la vilaĝon komence de la 15-a jarcento, kaj finfine vendis ĝin al du parencoj, kiuj kunaĉetis, nome Diego Hurtado de Mendoza, admiralo de Kastilio, kaj Diego López de Zúñiga, supra juĝisto de la reĝlando, en marto 1403.[2] En 1405, je la morto de la admiralo, finis la kunposedo de la vilaĝo,[3] ĉar la juĝisto ekalproprigis ĝin pro supozitaj ŝuldoj de la mortinto, spite la protestojn de ties familio.[3]
La filo de Diego López, samnoma, loĝis en la vilaĝo kaj ŝajne estis li kiu konstruigis la konservitan kastelon.[3] Li donis la vilaĝon al sia edzino denove pro ŝuldoj.[3]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el iama pinto de 544 loĝantoj en 1900 al 103, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Galve de Sorbe, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Galve de Sorbe kie oni falis al la nunaj 96 loĝantoj en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Rura turismo: estas kamparaj vojoj. Pilorio sur la placo antaŭ la urbodomo. Kastelo de Zúñiga.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.