From Wikipedia, the free encyclopedia
Gala Dalí, Gala Éluard Dalí, denaske Elena Ivanovna (Dmitrievna) Diakonova (ruse Елена Ивановна (Димитриевна) Дьяконова; Kazano, la Rusia Imperio, 7a de septembro 1894[1] - Portlligat, Cadaqués, Hispanio, 10a de junio 1982) estis muzo de variaj artistoj, kaj speciale de Salvador Dalí, kun kiu ŝi edziniĝis en 1932 civile kaj denove en 1958 pere de la katolika ritaro.
Gala Dalí | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Елена Дмитриевна Дьяконова |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1894 en Kazano |
Morto | 10-an de junio 1982 (87-jaraĝa) en Portlligat |
Tombo | Castle of Púbol (en) |
Lingvoj | rusa • kataluna • franca |
Loĝloko | Castle of Púbol |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Familio | |
Edz(in)o | Salvador Dalí (1958–1982) Paul Éluard (1917–1929) |
Amkunulo | Max Ernst (1922–1924) |
Infano | Cécile Éluard ( Paul Éluard) |
Okupo | |
Okupo | modelo artisto |
Ŝi estis unue muzo de sia unua edzo: nome Paul Éluard, kun kiu ŝi translokiĝis al Parizo kaj kun kiu ŝi havis filinon nome Cécile, kiu neniam estis amita aŭ zorgita de Gala. Ŝi estis iniciatita en la superrealismo fare de Salvador Dalí kaj krome ŝi estis muzo ankaŭ de Louis Aragon, Max Ernst aŭ André Breton, ĉefa ideologo de la superrealismo kiu poste malaprezos ŝin.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.