Remove ads
urbodistrikto de Moskvo, Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Gagarinskij (ruse Гагаринский) estas distrikto en la Sud-Okcidenta administra arondismento de Moskvo, Rusio.
Distrikto Gagarinskij | |||
---|---|---|---|
ruse Гагаринский район | |||
Distrikto de Moskvo | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Moskvo [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Regionoj | Centra federacia regiono, Moskvo | ||
- koordinatoj | 56° N, 38° O (mapo)55.7033333337.56305556 [+] | ||
Loĝantaro | 72 072 [+] (2002) | ||
Distrikto Gagarinskij | |||
Vikimedia Komunejo: Gagarinsky [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La distrikto situas norde de la sud-okcidenta urboparto kaj en mapoj estas preskaŭ rektangula. Ĝi tute situas laŭ la ĉefa vojo - Lenin-avenuo (aŭtovojo Moskvo - Kievo). Ĝin limas kelkaj gravaj aŭtovojoj kaj - de nord-okcidente - rivero Moskva.
Najbaraj distriktoj: Lomonosovskij, Ramenki, Akademiĉeskij, Donskoj, Jakimanka, Ĥamovniki.
La distrikto Gagarinskij (ruse Гагаринский) estis nomita pro la unua kosmonaŭto Gagarin.
La teritorio lokiĝas sur la krutaj montetoj Vorobjovi apud la rivero Moskva. Sur iliaj deklivoj ĉe la riverbordo estas parko kaj naturprotektejo "Montoj Vorobjovi" ("Vorobjovi Gori"), apartenanta al distriktoj Gagarinskij kaj Ramenki.
Diversecon de biologiaj specioj montras naturprotektejo "Montoj Vorobjovi". Multaj tieaj specioj apartenas al la Ruĝa listo de Moskvo[3].
Laŭ ekologiaj problemoj situacio en la distrikto estas konsiderata kiel meznivela.
La distrikto Gagarinskij estis plejparte konstruata ekde mezo de la 20-a jarcento. Antaŭe plia parto de la nuna distrikto estis neloĝata kaj lokiĝis aparte de la plej gravaj vojoj. Ĉe la nuntempa Placo de Gagarin estis la sud-okcidenta limo de Moskvo, de kiu ekzistis la olda vojo al Kaluga tiam situinta suden de la nuna Lenin-avenuo. La dua vojo - ŝoseo al vilaĝo Vorobjovo - direktiĝis okcidenten [4].
En tiu epoko ĉi tie estis kelkaj vilaĝoj, unu el kiuj - loĝloko Andrejevskaja - estis konata pro la Andrea monaĥejo, kiu staras ĉe la kruta bordo de rivero Moskva kaj estis unue menciita en la 16-a jarcento. Apude situis bieno Vasiljevskoje, kiu havas riĉan propran historion kaj restigis ĝis nun la domon (Mamonov-daĉo), nun apartenantan al Instituto de kemia fiziko.
En 1950-aj jaroj tie komenciĝis amasa loĝeja konstruado. Aperis kaj plivastiĝis Lenin-avenuo, Vernadskij-avenuo kaj aliaj plej gravaj aŭtovojoj. Sur la Placo de Gagarin en 1980 estis starigita altega monumento de la unua homo en kosmo Jurij Gagarin, je kies nomo estis nomita la nova distrikto. Apud la placo kaj Lenin-avenuo en 1962 estis malfermita metrostacio "Leninskij prospekt" ("Lenin-avenuo").
Dum la dua duono de 20-a jarcento Sud-Okcidento fariĝis plej granda sciencista centro de Moskvo. Sur montoj Vorobjovi en 1950-aj jaroj ekstaris la nova aro de konstruaĵoj de la Moskva ŝtata universitato je nomo de Lomonosov. Apud la Prezidantaro de la Rusia Akademio de Sciencoj ricevis novan ĉefan konstruaĵon apud la Placo de Gagarin en komenco de Kosigina strato. Laŭ Lenin-avenuo aperis ĉeno el novaj sciencaj institutoj. Pro tio ĝis nun oni konsideras ĉi-teritorion en Moskvo kiel loko loĝata de plej klerigitaj homoj.
Gagarinskij havas 4 placojn, 21 stratojn.
Placoj:
Nomo (esperante) | Nomo (ruse) |
---|---|
Placo de Gagarin | Площадь Гагарина |
Placo de 60-jariĝo se Sovetunio | Площадь 60-летия СССР |
Placo de Akademiano Tamm | Площадь Академика Тамма |
Placo de Ĝavaharlal Neru | Площадь Джавахарлала Неру |
Plej gravaj stratoj:
Nomo (esperante) | Nomo (ruse) |
---|---|
Lenin-avenuo | Ленинский проспект |
Vernadskij-avenuo | Проспект Вернадского |
Lomonosov-avenuo | Ломоносовский проспект |
Universitata avenuo | Университетский проспект |
Strato de Dmitrij Uljanov | Улица Дмитрия Ульянова |
Aliaj stratoj kaj stratetoj: avenuo de 60-jariĝo de Oktobro (проспект 60-летия Октября), strato de Akademiano Zelinskij (Академика Зелинского), strato de Akademiano Nesmejanov (Академика Несмеянова), strato de Bardin (Бардина), strato de Vavilov (Вавилова), strato de Gubkin (Губкина), strato de Kosigin (Косыгина), strato de Lapunov (Ляпунова), strato Molodjoĵnaja (Молодёжная), strato de Nikolao Koperniko (Николая Коперника), strato de Panfjorov (Панфёрова), strato Stroitelej (Строителей), strato de Fotieva (Фотиевой), Andrea riverbordo (Андреевская набережная), strateto Jezdakov (Ездаков переулок), Projezd la 4-a Vorobjovskij (4-й Воробьёвский проезд).
Pontoj: Nov-Andrea ponto (Новоандреевский мост), ankaŭ metroponto (stacio "Vorobjovi Gori").
Pro sia centra situo la distrikto havas multe da traigantaj vojlinioj de publika transporto.
Sutstrata transporto: busoj, trolebusoj, marŝrutkoj (Lenin-avenuo kaj aliaj stratoj), tramoj (linio de la metrostacio "Universitet" laŭ Lomonosov-avenuo kaj strato de Vavilov, №№ 14, 22, 26, 39).
Metrostacioj en la distrikto:
Norde de la distrikto estas parto de Moskva cirkla fervojo, nun ne finkcianta regule por pasaĝeroj; fervojstacioj mankas, plej proksima - Kanatĉikovo (orienten de la Placo de Gagarin).
En la distrikto estas 13 lernejoj, 20 infanĝardenoj. Ĉe la Fotijeva-strato situas liceo "Lernejo la dua" (ruse "Вторая школа") unu el la plej bonaj fizik-matematikaj lernejoj en Moskvo. Ekzistas ankaŭ aliaj bonaj liceoj.
Elstara objekto estas la Palaco de junpioniroj ĉe Montoj Vorobjovi, ĉefa en Rusio "Palaco de infana (junulara) krepovo". Ĝi proponas multajn programojn de la eksterlerneja klerigado por infanoj.
Teatroj:
Cirko: Granda Moskva cirko ĉe Vernadskij-avenuo (Vernadskij-avenuo, 7), http://www.bigcirc.ru/
Sanprotektejoj (el la plena listo sur la oficiala paĝaro, ruslingve[rompita ligilo]):
En la distrikto funkcias kelkaj organizoj kiuj okupiĝas pri sporto kaj ripozo Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine. En 2011 ekzistas 55 sportaj konstruaĵoj, 4 sportlernejoj por 2,5 mil infanoj[1].
En la distrikto oni eldonas la gazeton "Leninskij prospekt", kiu enhavas oficialan informon[6].
Gagarinskij estas administra unuo de Moskvo kun reprezentata organo Arkivigite je 2013-10-06 per la retarkivo Wayback Machine kaj plenuma organo Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine. Strukturo de estraro kaj lokaj reguloj estas difinitaj de la statuto[rompita ligilo].
En Gagarinskij estas organizataj kelkaj balotkomisionoj Arkivigite je 2014-04-17 per la retarkivo Wayback Machine.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.