aŭstra artisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Günter BRUS (n. 27a de Septembro 1938 en Ardning, mortinta la 10-an de februaro 2024[1]) estis polemika austria pentristo, teatraĵa artisto, grafika artisto, eksperimenta filmisto kaj verkisto.
Günter Brus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de septembro 1938 en Ardning | ||||
Morto | 10-an de februaro 2024 (85-jaraĝa) en Graz, Aŭstrio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno HTBLVA Graz-Ortweinschule (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo poeto desegnisto ludartisto filmreĝisoro verkisto fotisto grafikartisto vd | ||||
Laborkampo | Visual art activity (en) , filmo kaj ludarta artverko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Brus estis kunfondinto en 1964 de la Viena Agadismo (germane: Wiener Aktionismus) kun Otto Muehl, Hermann Nitsch, kaj Rudolf Schwarzkogler. Lia agreseme prezentita agadismo intence diskritikis konvenciojn kaj tabuojn kun la intenco ŝoki la rigardanton. Kondamnita al 6 monatoj en prizono post la okazintaĵoj de Kunst und Revolution ĉe la Universitato de Vieno en 1968, li forirs al Berlino kun sia familio kaj revenis al Aŭstrio en 1976. Brus pisis en glaso kaj kovris sian korpon per fekaĵo, kaj finis la "teatraĵon" trinkante sian pison. Dum la ludo Brus ankaŭ kantis la nacian himnon de Aŭstrio dum li masturbiĝis. Brus finis la pecon vomitante kaj estis poste arestita. Pere de tiu teatraĵo kaj de liaj aliaj ludoj, Brus intencis montri la ankoraŭan faŝisman esencon de la nacio. Brus ankaŭ estis redaktoro de Schastrommel (aŭtora eldono) el 1969 antaŭen. Li engaĝiĝis en la movado NO!Art. En 1966 li estis kun Gustav Metzger, Otto Muehl, Wolf Vostell, Yoko Ono kaj aliaj partoprenanto de la Simpozio pri Artodetruo nome Destruction in Art Symposium (DIAS) en Londono.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.