From Wikipedia, the free encyclopedia
Gábor Vályi [vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi Gábor estis hungara statistikisto, juristo, altlerneja instruisto. Lia patro estis Károly Vályi, lia frato estis Gyula Vályi.
Gábor Vályi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1844 en Târgu Mureș |
Morto | 16-an de majo 1926 (82-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Familio | |
Patro | Károly Vályi |
Frat(in)o | Gyula Vályi |
Okupo | |
Okupo | statistikisto advokato universitata instruisto |
Gábor Vályi[1] naskiĝis la 12-an de majo 1844 en Marosvásárhely aŭ Kolozsvár ambaŭ en Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempe en Rumanio kiel Târgu Mureș / Cluj (ne estas konsento inter fontoj!), li mortis la 16-an de majo 1926 en Cluj (Rumanio).
Gábor Vályi studis juron en akademio en Transilvanio kaj en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1866-1870 li instruis en la menciita akademio, poste li estis juĝisto. Inter 1872 kaj 1905 li instruis en Scienca Universitato Francisko Jozefo, poste li pensiuliĝis. Li estis dekano en la studjaroj 1878 kaj 1891, rektoro en 1900 (memoru: en tiu universitato la mandatoj daŭris nur por la lernojaro). Lia unua edzino naskis trifoje, la idoj mortis junaĝe. La dua edzino ne naskis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.