germana historiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich Karl LAMMERT (naskiĝinta la 12-an de majo 1890 en Sondershausen, mortinta la 15-an de novembro 1956 estis germana filologo klasika kaj historiisto.
Friedrich Lammert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1890 en Sondershausen |
Morto | 15-an de novembro 1956 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Lammert studis post la abiturienta ekzameno en Sondershausen 1908 en Jena kaj Heidelberg ĉe Franz Boll finonte la studon en 1912 per doktoriĝo en Jena. La saman jaron li trapasis la ekzamenon pri gimnaziinstruadrajto kaj iĝis instruisto en Wernigerode. En 1919 li iĝis lernejestro ĉe la Gimnazio Nia kara sinjorino en Magdeburg kaj en 1923 studkonsiliisto ĉe la Katedrala gimnazio de Magdeburg. En 1927 li venis al Lauenburgische Gelehrtenschule en Ratzeburg kaj en 1932, kiel supera studkonsiliisto, ĉe Kieler Gelehrtenschule en Kiel. En 1938 oni trovis lin ĉe la gimnazio de Bochum-Langendreer, kie li lernejestris. Ekde 1948 li estis la estro de Goethe-Schule en Bochum.
Lammert i.a. okupiĝis pri la romia soldatara historio kaj Ptolemeo (kiel eksa disĉiplo de la ptolemea specialisto Boll). Lammert ankaŭ verkis artikolojn por la famega Pauly-Wissowa-enciklopedio. Ekde 1924 li estis ano de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurto.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedrich Lammert en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.