It Happened One Night, filmo de 1934 fare de reĝisoro Frank Capra ĉefrolita de Clark Gable, estas konsiderita la unua freneza komedifilmo. Filmakademiuloj konsentas ke la klasika periodo de tiu ĝenro finiĝis en la fruaj 1940-aj jaroj, sed elementoj de la ĝenro pluvivis, kaj ankaŭ estas agnoskitaj en nuntempa kino.
Kvankam ekzistas neniu interkonsentita listo de karakterizaĵoj kiuj devas aperi en filmo de ĉi tiu ĝenro, filmoj kiuj estas konsiderataj apartenantaj al la ĝenro kutime inkluzivas farsajn situaciojn, kombinaĵon de slapstiko kun sufiĉe rapidaj dialogoj kiuj inkluzivas rapidajn kaj humurajn reagojn, kaj intrigon kiu inkluzivas rakonto pri amindumado aŭ geedziĝo. FilmkritikistoAndew Sarris difinis la frenezan komedion kiel "seksan komedion, sen la sekso."
Kiel kun farso, frenezaj komedioj ofte implikas intrigon implikantan eraran identecon, aŭ aliajn cirkonstancojn en kiuj unu aŭ pluraj roluloj provas konservi kaŝe sian veran identecon, aŭ aliajn gravajn faktojn en sekreto. Kelkfoje, en la centro de la intrigo aperos figuro de viro en virinaj vestoj (ekzemple: Bringing Up Baby, kaj Some Like It Hot).
La ĉeffiguroj en la freneza komedio estas kutime viro kaj virino, kiuj komence de la filmo ŝajnas esti malkongruaj unu kun la alia, aŭ eĉ rivaloj, amaraj malamikoj aŭ paro, kiuj antaŭe estis geedzitaj kaj divorcitaj (ekzemple: His Girl Friday). La nekongruo foje estas esprimita en la fakto, ke la viro estas de pli malalta socia statuso. Tamen, ĉe la fino, romantika rakonto formiĝas inter la du, kiu finiĝas en geedziĝo.
Sociaj klasoj estas signifa elemento en la frenezaj komedioj: la homoj de la supra klaso tendencas esti reprezentitaj en ĉi tiuj filmoj kiel dorlotitaj mallaboruloj, kiuj malfacilas administri sin kaj sian vivon en la reala mondo.
Alia kaj komuna trajto en ĉi tiu tipo de filmoj estas la rapida parolado - dialogoj inter roluloj kiuj inkluzivas rapidajn kaj spritatajn respondojn. La origino de ĉi tiu karakterizaĵo ne estas en la frenezaj komedioj, kaj ĝi povas esti trovita en aliaj klasik-Holivudaj ĝenroj kiel krimfilmoj kaj specife pri gangsteroj.
Frenezaj komedioj ankaŭ tendencas enhavi farsajn kaj ridindajn situaciojn. Ekzemple, en la filmo Bringing Up Baby, paro da la protagonistoj devas prizorgi leopardon, kiu estas konservita kiel dorlotbesto (situacio kiu estis omaĝo en pluraj poste-faritaj filmoj de la ĝenro, kiel ekzemple The Hangover).
The Patsy (1928), reĝisorita de King Vidor, rolulita de Marion Davies, Marie Dressler, kaj Lawrence Gray
The Front Page[1] (1931) (remade as His Girl Friday), reĝisorita de Lewis Milestone, rolulita de Adolphe Menjou kaj Pat O'Brien
Trouble in Paradise[2][3] (1932), reĝisorita de Ernst Lubitsch, rolulita de Miriam Hopkins, Kay Francis, kaj Herbert Marshall[4]