Franco Zeffirelli
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gian Franco Corsi ZEFFIRELLI OBI, GU-OMRI (12a de Februaro 1923 – 15a de Junio 2019),[1] plej ofte konata kiel Franco Zeffirelli (itala prononco [ˈfraŋko ddzeffiˈrɛlli]), estis itala reĝisoro kaj produktoro de operoj, filmoj kaj televido. Li estis ankaŭ senatano el 1994 ĝis 2001 por la itala dekstra politika partio Forza Italia.
Franco Zeffirelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gian Franco Corsi Zeffirelli |
Aliaj nomoj | Franco Zeffirelli |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1923 en Florenco |
Morto | 15-an de junio 2019 (96-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Malsano |
Tombo | Cimitero delle Porte Sante (en) |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Romo |
Ŝtataneco | Italio |
Alma mater | Universitato de Florenco |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro aktoro libretisto televida produktoro filmproduktoro scenaristo politikisto filmreĝisoro reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.francozeffirelli.it |
Kelkaj el liaj operaj dezajnoj kaj produktoraĵoj iĝis tutmonde klasikaĵoj.[2][3][4][5]
Li estas konata pro kelkaj el la filmoj kiujn li reĝisoris, speciale pro la versio de 1968 de Romeo kaj Julieto, pro kiu li ricevis nomumon al la Academy Award. Lia versio de 1967 de The Taming of the Shrew (en itala "La Bisbetica domata") kun Elizabeth Taylor kaj Richard Burton restas la plej bone konata kinadaptaĵo de tiu sekŝpira teatraĵo. Lia serieto Jesuo de Nazareo (1977) ricevis kaj nacian kaj internacian laŭdojn kaj ĝi estis ofte elsendita televide por Kristnasko kaj Pasko en multaj landoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.