From Wikipedia, the free encyclopedia
Franz Friedrich Anton (naskiĝinta la 15-an de julio 1750 je kastelo Ehrenburg, mortinta la 9-an de decembro 1806 en Koburgo) estis germana nobelo. Inter 1800 kaj 1806 estis li duko de Saksio-Koburgo-Saalfeld kaj avo de reĝino Viktoria kaj de reĝinedzo Alberto. Patro lia estis duko Ernesto Frederiko.
Edukado lia estis tute privata. Ĝis ekregado li loĝis (ekde 1786) en la Princa Palaco en Koburgo (strato Steingasse).[1] En 1800 li posteulis la patron registare dum tikla financa situacio. En 1802 oni unuigis la registaron, la konsistorion kaj la ĉambran komitaton. Danke al la financfakulo Theodor von Kretschmann la debitkomisiona kontrolado povis finiĝi. Sekve Kretschmann ekrajtis mem decidi pri ĉio. Memkompreneble lia rigoreco ne estis tre ŝtatata en la enloĝantaro.
Francisko estis ŝtatanto de artoj kaj kolektis multajn librojn kaj grafikaĵojn. En 1775 li metis la fundamentan ŝtonon por kolekto de kuprogravujahoj: nun 300 miloj da objektoj videblis sur Citadelo de Koburgo.[2] kaj donacis multajn aĵojn al la Kortega biblioteko. Aĵoj de li ankaŭ estis bazo de la koburga naturscienca muzeo.[3] Mallonge antaŭmorte li aĉetis en 1805 la ĉambrajn bienojn je Rödental kaj Schwickhof kun Kastelo Rosenau por ke tio estu somera rezidejo por la familianoj.[4]
Sub la regado de duko Francisko komenciĝis la ŝanĝo de Koburgo je fortimpresa kaj moderna rezideja urbo. Tio inkluzivigis ankaŭ forigon de muroj, fosoj, turoj kaj anstataŭigo per verdaj zonoj.[5]
Entombigo lia (kiel ankaŭ de ties dua edzino; en 1831) estis en maŭzoleo ĉe Kortega Ĝardeno. La poeto Johann Friedrich Löwen dediĉis odon al li: An den Prinzen Franz Friedrich Anton.[6]
En marto 1776 edziniĝis li en Hildburghausen princinon Sofion (Saksio-Hildburghausen), filinon de duko Ernesto Frederiko la 3-a kiu mortis la saman jaron. En 1777 edzigis lin en Ebersdorf Auguste Reuß zu Ebersdorf (1757–1831), kiu naskis kvar filojn kaj kvin filinojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.