duko de Saksio-Koburgo-Saalfeld From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernesto Frederiko (naskiĝinta la 8-an de marto 1724 en Saalfeld, mortinta la 26-an de aŭgusto 1800 en Koburgo) estis duko de Saksio-Koburgo-Saalfeld ekde 1764. Patro lia estis duko Francisko Joŝija. En aprilo 1749 edzigis lin Sofio (Braunschweig-Wolfenbüttel) (kiu naskis kvin filojn kaj du filinojn).
Heredodestinigo de 1758 - fare de Henriko (Schwarzburg-Sondershausen) - ne realiĝis pro perdita proceso. Do Ernesto Frederiko posteulis la patron en 1764 kaj translokis la rezidejon por ĉiam al Koburgo. Pro financaj problemegoj, imperiestro Jozefo la 2-a enoficigis en 1773 debitan komisionon kiu aktivis dum tri jardekoj. Ernesto Frederiko enkondukis en 1786 loterion por financi la orfejon kaj la punlaborejon. Ankaŭ agrikulturon li antauenpuŝis kaj poris la kulturan vivon per establo de balejo. Ne forgesis lia engaĝiĝo por la Kortega biblioteko. Ĉambelano lia estis la verkisto Moritz August von Thümmel.[1]
Ernesto Frederiko estis de aprilo 1799 la plej maljuna inter la ernestaj dukoj kaj tiel fariĝis honora dinastia estro. Postsekvanto lia trone estis lia filo Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), regante inter 1800 kaj 1806.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.