From Wikipedia, the free encyclopedia
La kampanjo de Egiptio estis la milita ekspedicio en Egiption fare de la generalo Bonaparte kaj de liaj sukcedantoj el 1798 al 1801, cele al la konkero de Egiptio kaj Mezoriento, kaj tiele blokadi la vojon al Hindio fare de Granda Britio kadre de la lukto kontraŭ tiu menciita ŝtato. Tiu fakte estis unu de la potencoj kiuj eltenis malamikecon kontraŭ la revoluciema Francio.
Ĝi plifortiĝis pere de scienca ekspedicio, komponita de nombraj historiistoj, botanikistoj, desegnistoj kiuj akompanis la armeon por malkovri la riĉojn kaj kulturajn kaj ekonomiajn de Egiptio. La 19a de majo 1798 (30a de florealo de la jaro 6a) la franca ekspedicia armeo eliris el Toulon, sed estis ankaŭ ŝipoj kiuj akompanis ilin el Marsejlo, Ĝenovo, Ajaccio, Civitavecchia. Totale pli ol 400 ŝipoj partoprenis en tiu ŝiparo, same kiel 40 000 homoj kaj aliaj 10 000 maristoj. La ŝiparo konkeris dekomence Malton en la 11-a de junio, poste elŝipiĝis en Aleksandrio la 1a de julio.
Unu el la plej famaj bataloj de tiu kampanjo estis la batalo de la Piramidoj kiu okazis la 21a de julio 1798.
Francio devis abandoni Egiption meze de 1801.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.