salo de formiata acido From Wikipedia, the free encyclopedia
Formiatoj aŭ [HCO2]- estas saloj kaj esteroj derivataj el la formiata acido reprezentata de la anjono [HCOO]- kaj produkto de la senprotonigo de la formiata acido. Formiatoj estiĝas per agado de bazoj sur formiata acido aŭ estas rezulto el hidrolizo inter iu formiato kaj alkoholo. Formiataj esteroj estas substancoj kun karakterizaj odoroj kaj gustoj. Ili estas malpli ordinaraj pro tio ke la formiataj esteroj estas malpli stabilaj ol ĝiaj analogaĵoj. Multaj el ili estas nature trovataj en plantoj, herboj kaj fruktarboj kaj aliaj en drinkaĵoj kaj nutraĵoj.
Formiatoj | |
Tridimensia kemia strukturo de la formiata anjono | |
Formiataj esteroj regeneriĝas al formiata acido kaj la korespondaj bazoj per hidrolizo. La formiataj saloj estas inklinaj al senkarboksiligo. Ekzemple: hidratigita nikela formiato senkarboksiliĝas kiam temperaturo estas pli alta ol 200 °C donante pulvorigitan metalan nikelon. Tiaj reakcioj estas taŭgaj kiel hidrogenigaj kataliziloj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.