From Wikipedia, the free encyclopedia
Benedek Fidél P. origine: Simon Benedek estis rumanuja hungara eklezia historiisto, franciskano naskita en Székelyszentlélek la 3-an de oktobro 1907 kaj mortinta en Sântimbru la 26-an de majo 1979.
Fidél P. Benedek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1907 en Bisericani |
Morto | 26-an de majo 1979 (71-jaraĝa) en Estelnic |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Ekde 1919 Fidél P. Benedek studis en Székelyudvarhely, ekde 1-a de septembro 1923 enpaŝis franciskanan ordenon en Mikháza. La mezlernejon li finis en Ĉikŝomjo inter 1924 kaj 1927. Dum la sekvantaj kvar jaroj li pristudis en Hunedoara teologion. Oni ordinis lin la 21-an de decembro 1930 en Alba Iulia. Komence li servis en Braŝovo kaj ekde 1933 en Ĉikŝomjo. En 1939 en Kluĵo li iĝis sekretario provinca kaj direktoro de provinco. La 24-an de junio 1948 oni elektis lin provincestro. Post la ĉeso de ordeno de komunista aŭtoritato la 20-an de aŭgusto 1951 oni forportis ankaŭ lin al Radna kaj pli poste al Deĵo. La 26-an de junio 1961 oni arestis kaj malliberigis lin en Gherla kaj en marto de 1963 je akuzo de patrujperfido oni kondamnis lin, sed en aŭgusto de 1964 li ricevis amnestion kaj li revenis al Deĵo ĝis 10-a de aŭgusto 1967. Ekde tiam li restadis en Zălan kaj Malnaş-Băi. Li estas entombigita en Estelnic.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.