From Wikipedia, the free encyclopedia
Fendi estas itala firmao de modo kiu prilaboras luksajn varojn kiu produktas artikolojn de felo, prêt-à-porter, ledo, krom ŝuojn, parfumojn, okulvitrojn, horloĝojn kaj akcesoraĵojn. Ĝi naskiĝis en Romo en 1925;[1] aparte, Fendi estas rekonata pro siaj feloj, same kiel pro siaj akcesoraĵoj el tiu materialo kaj el ledo. Ekde 2001 Fendi formas parton de la divizio de “Modo kaj ledaĵaro” de la franca grupo LVMH. Tamen, la sidejo estas en Romo, en la Palazzo della Civiltà del Lavoro (Palaco de la Laborcivilizacio).[2] Aktuale oni konsideras ĝin unu de la plej altnivelaj kaj multekostaj markoj de la sektoro de lukso.
Fendi | ||
---|---|---|
negoco subtegmenta vendejo entrepreno | ||
Komenco | 1925 vd | |
Lando(j) | Italio vd | |
Sidejo | Romo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | filio | |
Fendi kunlaboris kelkfoje en kino dezajnante la vestaĵaron de filmoj de kulto kiel Once Upon a Time in America, Evita kaj The Royal Tenenbaums.[3][4] Nombraj reĝisoroj de la 1970-aj jaroj elektis felojn de Fendi por siaj roluloj, por ekzemplo: Luchino Visconti, Federico Fellini, Franco Zeffirelli, kaj Mauro Bolognini.[5] Fendi vestis ankaŭ kinajn stelulilojn kaj famulinojn kiel Sophia Loren, Diana Ross, Jacqueline Kennedy Onassis, Soraya, kaj Liza Minnelli.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.