kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Fenamidino aŭ benzamidina oksido estas organika kombinaĵo rezultanta per oksidado de la benzamidino. Ĝi estas blanka solidaĵo, nesolvebla en akvo, sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas du benzamidinajn grupojn {} interligitajn per oksigenatomo. Fenamidino estas aromata etero kaj posedas 14 karbonatomojn, 14 hidrogenatomojn, 4 nitrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon. Fenamidino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.
Fenamidino | ||
Kemia formulo | ||
Fenamidino | ||
Alternativaj nomoj | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 101-62-2 | |
ChemSpider kodo | 58474 | |
PubChem-kodo | 64948 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka solidaĵo | |
Molmaso | 254,29152 g mol−1 | |
Denseco | 1,31 g/cm−3 | |
Fandpunkto | 215 °C [1] | |
Bolpunkto | 411,3 °C [2][3] | |
Refrakta indico | 1,6500 | |
Ekflama temperaturo | 202,5 °C [4] | |
Solvebleco | Akvo:<1 x 10-3 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | >450 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fenamidino estas kontraŭprotozoa medikamento de la amidina klaso uzata en veterinara medicino. Ĝi estas uzata por trakti Babezian infekton (babeziozo) en hundoj, ĉevaloj, kaj brutaro. Ĉar la drogo kaŭzas oftajn alergiajn reagojn, ĝi kutime estas kombinita kun antihistamino.
Fenamidina izetionato estas komerca produkto kiu povas esti uzata en la traktado de bova kaj ĉevala babezia malsano per 8-13 mg/kg. Fenamidino per 8,8 mg/kg estas efika kontraŭ Babosia caballi el ĉevaloj kiam aplikata dufoje en periodo de 24 horoj. Kontraŭ Baboziaj hundaj infektaĵoj oni devas apliki unufoje ĉiutage dum du tagoj.
Kvankam akridinaj derivaĵoj estas efikaj en la traktado kontraŭ besta babeziozo, ili ŝajne estis larĝe anstataŭitaj de la duamidinaj derivaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.