kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Fenacetino aŭ C10H13NO2 estas organika komponaĵo konsistanta je pluraj funkciaj grupoj amino, etero kaj fenolo, blankaj kristaloj kun iomete amara gusto, uzata kiel farmaciaĵo ekde 1887, kun kontraŭfebraj, kontraŭreŭmataj kaj analgeziaj proprecoj kaj forigita en Usono ekde jaro 1983 far la Administrejo pri Nutraĵoj kaj Drogoj.
Fenacetino | |||
Plata kemia strukturo de la Fenacetino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Fenacetino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 62-44-2 | ||
ChemSpider kodo | 4590 | ||
PubChem-kodo | 4754 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blankaj kristaloj kun iomete amara gusto | ||
Molmaso | 179,219 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,359g cm−3 | ||
Fandpunkto | 134°C (malkomponiĝas) | ||
Solvebleco | Akvo:0,0008 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1650 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 R52/53 | ||
Sekureco | S36/37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H341, H350, H362, H370, H372 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P263, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P314, P321, P330, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fenacetino estis enkondukita en urbo Elberfeld, Germanio, de la kompanio Bayer, kaj estis uzata ĉefe kiel analgeziaĵo. Komence, ĝi estis unu el la unuaj sintezaj febroreduktaĵoj komerce disponeblaj. Ĝi ankaŭ estas historie konata kiel unu el la unuaj ne-opioidaj analgeziaĵoj sen kontraŭinflamaj proprecoj.
Antaŭ ol la Unua Mondmilito, Britio importis fenacetinon el Germanio. Dummilite, teamo inklude de Jocelyn Field Thorpe (1872-1940) kaj Martha Annie Whiteley (1866-1956) disvolvis sintezon en tiu lando.
Analgeziaj efikoj de fenacetino okazas pro ĝia agado sur la sensoraj sistemoj de la spina medolo. Krom tio, fenacetino posedas deprimivan agadon sur la koro, kie ĝi agas kiel negativa inotropo[2] Ĝi estas febroforiga substanco, agante sur la cerbo por malpliigo de la temperaturo-kontrolo. Ankaŭ ĝi uzatas por traktado de la reŭmata artrito (subakuta tipo) kaj interdorsaj neŭralgioj[3]. Ĝi metaboliĝas en la korpo al paracetamolo aŭ acetaminofeno, kiu same estas klinike grava analgeziaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.