„Daŭrigo de La Bela Subtera Mondo, la libro, originale verkita en Esperanto, celas instigi la leganton al ekinteresiĝo solvi la demandon pri lia propra origino. En "Estiĝo de la Tero kaj de la Homo", la plej fama sveda amatora speleologo Leander Tell, dividas la problemon en du gravajn partojn, laŭ la titolo. La unua prezentas faktojn, ĝenerale konatajn al ni el la lernojaroj, tamen allogajn pro tio, ke, ĉar prezentataj de speleologo, ili montras al ni novan, tre interesan vizaĝon. La astronomiaj hipotezoj pri la origino de la sunsistemo estas klare prezentataj, kun siaj kvalitoj kaj mankoj. La erudiciaj konoj de la aŭtoro tuŝas la geologion, astronomion, sismologion, atoman fizikon kaj eĉ la Biblion. En la dua parto, nepre pli interesa, denove aperas jam konataj faktoj kaj konkludoj. Sed tio ne malhelpas nin avide legi la tutan libron kaj sekvi la logikecon de la argumentoj. La libro provas respondi al la en la titolo metitaj problemoj, sed fine ĝi starigas unu novan, plej homecan demandon: "Gigantaj mamutoj, danĝeraj praleonoj, prarinoceroj, ursegoj, aproj ktp. konkuris la terajn vivkondiĉojn ĉiam kun li" (la homo), "Tiu malgranda, malforta dupiedulo, sed li kuraĝe ĉion venkis. La grava demando nun estas: Ĉu li ankaŭ estos kapabla eviti la mortigajn katastrofojn, kiujn li mem elpensis?" Lingve tre korekta, la libro denove pruvas per tio, kiel ankaŭ per sia enhavo, la kvalitojn de la "Stafeto" kaj de ĝia eldonisto J. Régulo-Pérez.”
„Sciencaj kaj popularsciencaj verkoj bedaŭrinde ne abundas en Esperanto. Kaj tamen necesas prilabori kaj riĉigi nian provizon de sciencaj kaj teknikaj terminoj, ĉar ĝuste en la tekniko kaj la scienco Esperanto havas speciale prom esan kampon de agado, kie, malgraŭ ĉio, nia lingvo jam montris sian valoron: almenaŭ du libroj popularsciencaj,
Fine mi komprenas la radion! [tiel] de Aisberg, en la tridekaj jaroj, kaj laste Vivo de la plantoj [tiel] de Neergaard tiel sukcesis ke oni tradukis ilin en diversajn naciajn lingvojn.
Por pli ŝtopi ankoraŭ tiun breĉon, la eldonistoJ. Régulo publikigas de tempo al tempo verkojn de scienca karaktero, kaj tial li ĵus aperigis ĉi tiun belan libron, kiu en simpla maniero traktas pri la evoluo de la terglobo kaj pri la estiĝo de la homo m em kaj de lia kulturo.
La libro ne konsistas el sekaj priskriboj kaj analizoj de faktoj. Leander Teli, kies La bela subtera mondo aperis sub la marko Stafeto en 1959, rigardas la homon kaj la direkton de lia evoluo kun humaneca alarmo.
"...tiu malgranda estaĵo, la hom o... kuraĝe ĉion venkis. La grava demando nun estas, ĉu li ankoraŭ estos kapabla eviti la mortigantajn katastrofojn, kiujn
li mem teĥnike elpensis.”