Mencioj de Esperanto aperas en diversaj nacilingvaj tekstoj - en libroj, artikoloj, intervjuoj, en radio, televido kaj aliloke. Tiu ĉi paĝo kolektas tiajn menciojn kaj atentigas pri kolektoj.
Aparte interesaj estas unuflanke subtenaj kaj laŭdaj mencioj de Esperanto kaj aliflanke malveraj asertoj pri Esperanto kaj misfamigoj. Malpli gravaj estas simplaj priskriboj de konataj faktoj. Ĉiuokaze, tiuj mencioj atestas pri ĝenerala kono (almenaŭ pro la ekzisto) de Esperanto, kaj kio ne mankas estas la plej bazaj ideoj: ke temas pri artefarita internacia lingvo kun elementoj de aliaj.
(Ordigo laŭ originalaj lingvoj kaj jaroj de eldonado)
1908. Robert S. S. Baden-Powell: Scouting for Boys (Skoltado por Knaboj); sur paĝo 202 de la unua eldono, la fondinto de Skoltismo rekomendis la lernadon de la lingvo kiel "sekretan lingvon" por skolta patrolo. Baden-Powell agnoskis la rapidan populariĝon de la lingvo: "Also if you want to use a secret language in your patrol, you should all set to work to learn Esperanto. It is not difficult and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now” (Krome, se vi volas uzi sekretan lingvon en via patrolo, vi povus engaĝiĝi en la lernadon de Esperanto. Ĝi ne estas malfacila kaj ĝi estas instruata per libreto, kiu kostas unu pencon. Tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj kaj vi do povus elturniĝi per ĝi eksterlande.) Li menciis Esperanton en aliaj tri paĝoj, kiel ekzemple aldone al la lernado de Morsa kaj semafora kodoj (p. 204) kaj inter la rekomendoj por ĝenerala kleriĝo (pri elektro, mekaniko, kontorado, Esperanto) cele al profesia vivo (p. 269).
1935. Leonard Bloomfield. Language. Delhi (Motilal Banarsidass), 1996, p. 506-507. Duonpaĝo pri Esperanto en la ĉapitro "Applications and Outlook", subĉapitro 28.5. Bloomfield notas, ke lingvoj de la speco kiel Esperanto estas duon-artefaritaj ("semi-artificial"). Laŭ li la sintakso kaj la semantika skemo estas transprenitaj relative naive de la okcidenteŭropa tipo, kun nesufiĉa analizo por garantii uniformecon ("the syntax and the semantic pattern are taken quite naïvely fro the western European type, with not enough analysis to insure uniformity"). Li aldonas, ke specife en la semantika sfero oni apenaŭ povas esperi establi racian aŭ stabilan skemon ("In the semantic sphere, especially, we can scarcely hope to set up a rational or stable scheme"). Li opinias, ke ne estas denaskuloj al kiuj ni povus iri por decidoj ("there are no natives to whom we could go for decisions"). Tio malveras pri la ekzisto de denaskuloj. Oni jes povus demandi al denaskuloj rilate al decidoj - sed tio ne necesas en Esperanto, kie laŭ la Fundamento la bazaj reguloj estas decidaj; ĉi-lingve plej gravas la multjara sperto de eblaj konsilantoj). Bloomfield supozas, ke la politika malfacilaĵo igi konsiderindan nombron de homoj studi Esperanton verŝajne montriĝos tiel granda, ke iu natura lingvo venkos, verŝajne la angla (li do ne konsideras la naturan kreskon de la Esperanto-lingvokomunumo). Mankas ĉia mencio de la praktika uzo de Esperanto.
1999. Julia S. Falk[en]. Women, Language and Linguistics: Three American Stories from the First Half of the Twentieth Century. London and New York: Routledge, 1999. Unu el la tri prezentitaj inoj estas s-ino Alice Vanderbilt Morris, kiu kun sia edzo survojigis la asocion IALA. Sur multaj paĝoj aperas mencioj pri Esperanto (ekz. p. 41, 44, 47, 49-52). Julia Falk mencias en la laboro de IALA interalie la verkon de Edward Lee Thorndike, kiu esploris la lernrapidecon de Esperanto (p. 49-50; 40 h de Esperanto ekvivalentas al 200 h de la franca aŭ germana). Ŝi notas, ke lingvistoj kiel Bloomfield ne menciis la rezultojn en siaj verkoj; krome laŭ ŝi malmultaj lingvistoj bonvenigus rezultojn, kiuj endanĝerigus ilian vivobazon asertante avantaĝon por artefarita lingvo super la fremdaj lingvoj kutime instruataj en Usono. (Further, few linguists would have welcomed results that challenged their own livelihood by claiming an advantage to an artificial language over the foreign languages normally taught in the United States, p. 50).
2004, 2007. Esperanto estas menciita en la libroj "The Final Solution" kaj "The Yiddish Policemen's Union" de Michael Chabon
2019. Toby Widdicombe. J.R.R. Tolkien: A Guide for the Perplexed; sur pluraj paĝoj, ekzemple: "Tolkien's understanding of Esperanto, however, matters most in any study of his own invented languages because he himself in 1909 (at the age of seventeen) used a combination of English and Esperanto in a notebook called 'Book of the Foxrook.'" (La Tolkien-a kompreno de Esperanto tamen plej gravas en ĉiu studo de liaj propraj inventitaj lingvoj, ĉar li mem en 1909 (en la aĝo de dek sep) uzis kombinon de la angla kaj Esperanto en notlibro nomita 'Libro de la vulpo-korvo'.)
Esperanto estas menciita en libro de Xiao Hong: 马伯 乐 (Ma Bole, en angla traduko Ma Bole’s Second Life) el la jaro 1940
2006, Liu Cixin, la libro 劉慈欣 / 刘慈欣 - 三體 (ĉina vikipedio), angla versio: "Three Body Problem" (angla vikipedio), germana versio: "Die drei Sonnen" (germana vikipedio), hispana versio: "El problema de los tres cuerpos" (hispana vikipedio). En tiu libro protagonisto sendas mesaĝon en la kosmon. Tiu mesaĝo estis en la ĉina kaj Esperanto. En 2006, la romano gajnis la Galaksian Premion (ĉine: 银河 奖, pinyin: yin hé jiǎng), la plej prestiĝan SF-premion en Ĉinio, kreita en 1986. En preparo estis filma adapto[1] kaj televida serio, sed la surmerkatigo ne estas konata (2019).
La libro estis ankaŭ jam tradukita en jenaj lingvoj:
1905. Emile Javal. Physiologie de la Lecture et de l'Ecriture. Cambridge k.a. (Cambridge University Press), 2009. Javal skribas ĉefe pri la aparta graveco de Esperanto por blinduloj (p. 296). Li mencias la lingvon kiel "l'admirable langue auxiliaire internationale (...)" (la admirinda internacia helplingvo); li skribas ke infanaro de pluraj naciecoj, se oni instruas al ili Esperanton, post nelonge sukcesos sekvi lecionojn en Esperanto.
1985. Pierre Desproges. Dictionnaire superflu à l'usage de l'élite et des bien nantis. Glossen, Seuil/Points. La libro prezentas Zamenhof-on kaj Esperanton en amuza maniero.
2010. Michaela Heinz (ed.). Cultures et lexikographies. Actes des «Troisièmes Journées Allemandes des Dictionnaires» en l'honneur d'Alain Rey. Berlin (Frank & Timme). En tiu kolekto de prelego-tekstoj Didier Samain prezentas "Eugen Wüster. De l'espéranto à la terminologie" (De Esperanto al la terminologio; p. 279-294).
2011. Jacques Attali. Demain, qui gouvernera le monde?, Paris (Fayard). Enhavas ĉapitron "Espéranto ou la langue du monde" (Esperanto aŭ la mondlingvo). La aŭtoro prezentas Zamenhof-on kaj la Unuan Libron, ankaŭ la projekton de Jules Verne; la ĉefa teksto pri Esperanto finiĝas en 1905. Poste menciiĝas la rimarko de Hitler el 1924.
2011. Olivia Cattan, Kabbalah Espéranto (Kabalo Esperanto), eld. Bruno Leprince, 288 paĝoj, ISBN 978-2916333854[2]
2012. Barbara Cassin. Plus d’une langue[3]. En intervjuo publikigita en tiu libro Cassin asertas, ke Esperanto havus nek aŭtorojn nek verkojn nek denaskulojn kaj tial ĝi estus nura artefact (artefaritaĵo), ne lingvo; laŭ Cassin Esperanto estus morta lingvo; tiel tre klare videblas ŝia nescio de la realeco de Esperanto. Angla traduko de la intervjuo publikiĝis en marto 2017 en e-flux.com[4]
2016. Barbara Cassin. Eloges de la traduction. En tiu libro Cassin nomas Esperanton ersatz pragmatique (pragmata anstataŭaĵaĉo); ŝi asertas ke Esperanto estus denaska lingvo de (preskaŭ) neniu; ŝi kritikas ke Esperanto estas konstruita hindeŭrope (dum ŝi mem kutime uzas kaj traktas hindeŭropajn lingvojn); ŝi ripetas la insulton de Michel Deguy kiu parolis pri désespéranto tiel damaĝante la prestiĝon kaj de la lingvo kaj de ties parolantoj. Barbara Cassin kontraŭmetas pragmatan Esperanto al kultura lingvo, kvazaŭ ŝi nenion scius pri la Esperanto-kulturo (kaj tiel ŝajne estis almenaŭ en 2012). Laŭ Cassin oni havus (se oni plu volas solan lingvon, kiel ŝi skribas) la elekton inter unuflanke artefarita kreaĵo kaj aliflanke la profundeco de iu ajn lingvo vestita de interparolado kaj tekstoj; ŝi sekve metas kontraston inter universala gramatiko kaj literaturo. Evidente la ekzisto de Esperanto-literaturo, originala kaj tradukita, estas nekonata al Cassin. Krome ŝi ŝajne kredas, ke Esperanto estu sola lingvo[5]. Tamen jam la Deklaracio de Bulonjo (1905) preskribas, ke Esperanto disvastiĝu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn".
1888. Leopold Einstein. La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems [La internacia lingvo kiel plej bona solvo de la internacia mondlingva problemo]. Nürnberg (Stein), 1888. Plej verŝajne tiu titolo estas la bazo de la supozeble erara atribuo de citaĵo pri Esperanto al Albert Einstein (ekzemple "Esperanto is the best solution of the idea of an international language" (Esperanto estas la plej bona solvo por la ideo de internacia lingvo[6])
1894. Max Müller. En letero al la eldonantoj de la gazeto 'Posrednik' (de la 16-a de aŭgusto 1894) F. Max Müller skribas (laŭ la gazeto La Esperantisto, 1894): "Mi ofte havis la okazon, esprimi mian opinion pri la indoj de la diversaj provoj de lingvo tutmonda. Ĉiu el tiuj ĉi provoj havas siajn specialajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed mi devas certe meti la lingvon Esperanto sur la plej altan lokon inter ĝiaj konkurantoj."[7] La germana teksto troviĝas en: Alfred H. Fried. Lehrbuch der internationalen Hilfssprache "Esperanto".[8]
1925. Adolf Hitler: Mein Kampf. Eine kritische Edition [Mia batalo]. Eldonita de Christian Hartmann / Thomas Vordermayer / Othmar Plöckinger / Roman Töppel. München, Berlin: Institut für Zeitgeschichte 2016. – Esperanto estas lingvo, per kiu la judoj volas regi aliajn popolojn: "Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprache sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z. B. Esperanto!) zu lernen, so daß auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte!" (Tiel longe, kiel la judo ne fariĝis la sinjoro de la aliaj popoloj, li devas vole-nevole paroli ilian lingvon, sed kiam ili estus liaj servistoj, ili devus ĉiuj lerni universalan lingvon (ekzemple Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu rimedo la judaro povus ilin pli facile regi!)
1977. Hermann Kant: Der Aufenthalt [La restado]. Berlin: Aufbau. – La ĉefa figuro, kaptita germana soldato Mark Niebur, estas kondukata al la dezertigita geto en Varsovio. Tie li konversacias pri Esperanto kiel paciga lingvo.
2007. Dagmar Leupold: Grüner Engel, blaues Land [Verda anĝelo, blua lando]. München: Beck. – Ĉefa figuro, historiisto, verkas biografion pri Zamenhof kaj vojaĝas kun sia amatino al Moresnet. La tuta romano temas pri lingvo kaj kreado.
2009. Sibylle Lewitscharoff. Apostoloff. Berlin (Suhrkamp ebook). 2010. paĝo 141. "Eine spezielle Mappe (...) mit dem Aufdruck Kolektanto (...) Amica Rondo – Klubo de la Esperantistoj – Filatelistoj." (Speciala dosierujo (...) kun la surpreso Kolektanto...)
2015. Akzente. Zeitschrift für Literatur. Kajero 1/2015. Eldonita de Clemens Setz / Jo Lendle. – Akzente estas grava literatura revuo. La kajero enhavas prezenton de William Auld kaj dulingvan tekston de la 14a parto de La infana raso. La tradukon faris Clemens J. Setz.
2017. Sandra Richter[de]: Eine Weltgeschichte der deutschsprachigen Literatur [Mondhistorio de la germanlingva literaturo]. München: Bertelsmann. – Interkultura historio de la germana literaturo, kiu traktas ankaŭ la efikojn de la germana al la esperanta literaturo, precipe la tradukojn de Zamenhof. La aŭtorino konstatas, ke Esperanto travivis la konkurantajn lingvojn, eble ĉar ĝi estas facile legebla ("leicht lesbar") kaj baziĝas je simpla fonologio kaj ortografio kaj permesas novajn kombinojn kaj kreadon de nocioj. La teksto fine trotaksas la tradukon de La rabistoj de Friedrich Schiller kiel fondodokumenton de la Esperanto-movado.
2017. Heinz Sieburg. Ĉapitro "Künstliche Sprachen (Plansprachen/Welthilfssprachen)" (artefaritaj lingvoj, planlingvoj, mondaj helplingvoj) en la manlibro Literatur und Mehrsprachigkeit (literaturo kaj plurlingveco)[10]. Ses paĝoj kun detala priskribo, kiu konsideras Esperanton esti la sola planlingvo kun menciinda praktika signifo ("einzige Plansprache mit nennenswerter praktischer Bedeutung"). La aŭtoro parolas pri la rimarkinda kaj daŭra sukceso de Esperanto, kiu montriĝas interalie per la ekzisto de la esperantologio ene de interlingvistiko. Li konsideras nepridubebla la vivecon de Esperanto: "Unstreitig ist die Vitalität der Sprache". Sieburg konsideras, ke la sukceso de Esperanto kiel ĝenerale rekonita kaj aplikata monda lingvo fariĝis hodiaŭ tre malverŝajna.
2018. Clemens J. Setz: Ein Meister der alten Weltsprache. William Auld [Majstro de la malnova mondolingvo. William Auld]. Heidelberg: Wunderhorn. – Teksto de prelego, en kiu grava nuntempa aŭtoro prezentis la poezion de William Auld al germanlingva publiko.
2019. Hans Magnus Enzensberger. Eine Experten-Revue in 89 Nummern. Berlin (Suhrkamp). p. 134-137. Enzensberger rakontas pri sia avo, kiu parolis Esperanton kaj kiu laŭ li fariĝis prezidanto de la germana sekcio de UEA en 1923, jaro de la UK en Nurenbergo. La tri paĝoj finiĝas per la mencio, ke la taksado de la nombro de Esperanto-parolantoj estas malfacila. "Von bis zu zwei Millionen ist die Rede. Meinem Großvater, der wie Dr. Zamenhof ein knallharter, unverbesserlicher Träumer war, wäre es auf eine Million mehr oder weniger nicht angekommen." (Oni parolas pri ĝis du milionoj. Por mia avo, kiu same kiel d-ro Zamenhof estis ĝisosta, neplibonigebla revanto, ne gravus unu miliono pli aŭ malpli.)
1993: Emile Habiebi, traduko el la araba al la nederlanda, De wonderlijke lotgevallen van Sa'ied de Pessoptimist (angla titolo estas The Secret Life of Saeed the Pessoptimist). La libro prezentas la vivon de palestinano, utiligante nigran humuron kaj satiron. En ludema maniero ĝi traktas la realaĵojn por araboj vivi en Mandata Palestino dum dudek jaroj (inter 1947 kaj 1967). En la parto 'hebrea leciono' de tiu libro li menciis Esperanton.
2002. Kolet Janssen. Waarom?. En respondo al la demando, kial la homoj en aliaj landoj ne parolas la nederlandan, la aŭtoro mencias ankaŭ Esperanton kaj skribas: "Er zijn nog mensen die ervan dromen dat alle mensen dezelfde taal zouden spreken. (...) Toch is het Esperanto niet zo'n succes geworden als de oprichters hoopten, omdat het een kunstmatige taal blijft, die door iedereen als een vreemde taal moet worden geleerd." (Ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj revas pri tio, ke ĉiuj homoj parolas la saman lingvon. ... Tamen Esperanto ne fariĝis tia sukceso, kiel la fondintoj esperis, ĉar ĝi restas artefarita lingvo, kiu de ĉiu ajn devas esti lernata kiel fremda lingvo.)
1894. Lev Tolstoj. Letero al la Esperanto-parolantoj en Voronež. "Легкость обучения его такова, что, получив лет шесть тому назад эсперантскую грамматику, словарь и статьи, написанные на этом языке, я после не более двух часов занятий был в состоянии, если не писать, то свободно читать на этом языке. - Во всяком случае, жертвы, которые принесет каждый человек нашего европейского мира, посвятив несколько времени на изучение этого языка, так незначительны, а последствия, которые могут произойти от усвоения всеми, — хотя бы только европейцами и американцами — всеми христианами — этого языка так огромны, что нельзя не сделать этой попытки." (~La facileco de la lernado estas tia, ke mi, post kiam mi antaŭ ses jaroj ricevis gramatikon de Esperanto, vortaron kaj artikolon en tiu lingvo, post ne pli ol du horoj kapablis, kvankam ne skribi, tamen libere legi en tiu lingvo. - Ĉiukaze la peno, kiun ĉiu homo en nia eŭropa mondo devas fari por lerni tiun lingvon dum iom da tempo, estas tiel nesignifaj kaj la rezultoj, kiuj - almenaŭ ĉe eŭropanoj, amerikanoj kaj ĉiuj kristanoj - venas el tio, tiel grandegaj, ke oni ne lasu fari tiun provon.[12])
2016. «Задача трёх тел», Флибуста (Flibusta)[13]. Mencias la lingvon эсперанто.
Alice Calaprice (ed.). The Ultimate Quotable Einstein. Princeton kaj Oxford (Princeton University Press), 2011, p. 476 en la ĉapitro "Attributed to Einstein". Citaĵoj de Albert Einstein kun komentoj.