Nesslau-Krummenau
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Nesslau-Krummenau (en Esperanto ankaŭ Neslaŭo-Krumenaŭo[mankas fonto]) estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la komunumo konsistas el la municipoj Nesslau (poŝtkodo 9650, en Esperanto ankaŭ Neslaŭo), Krummenau (poŝtkodo 9643, en Esperanto ankaŭ Krumenaŭo), Nov-Sankt-Johano (poŝtkodo 9652, germane Neu St. Johann) kaj Ennetbühl (poŝtkodo 9651).
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nesslau-Neu St. Johann (stacidomo) kaj Krummenau (stacidomo). |
Nesslau-Krummenau | |
---|---|
Blazono de Nesslau-Krummenau | |
Preĝejo de Nesslau | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Togenburgo |
Koordinatoj | 47° 13′ 30″ N 9° 12′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3374 |
Areo | 80,63 km² |
Alteco | 759 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9650 / 9651 / 9652 / 9643 |
Komunumkodo | 3358 |
Geografio
La komunumo Nesslau-Krummenau situas en la Supra Togenburgo ĉe la kunfluejo de la riveroj Turo (rivero) kaj Luteren. La tereno de la komunumo etendiĝas ĝis la Montpasejo Schwägalp. Dum la vilaĝoj Krummenau, Nesslau kaj Nov-Sankt-Johano situas en la valo de turo kaj pli-malpli kunkreskis, Ennetbühl situas oriente en la vlo de Luteren ĉe la pasejstrato al Schwägalp. Kun areo de 80,63 km² ĝi estas la tria plej granda komunumo de la Kantono Sankt-Galo laŭ areo.
Trafiko
La stacidomo Nesslau-Neu St. Johann estas la finhaltejo de la linio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj, kiu komenciĝas en Wil SG kaj la komencpunkto de la poŝtaŭtolinio trans la Montpasejo Wildhaus al Buchs SG. La plej alta monto sur la teritorio de la komunumo estas kun alteco de 2158 m super la marnivelo Silberplatten en la montarmasivo Alpstein.
Historio
La unua skriba mencio de la nomo Nesslau kiel Nesselŏve datiĝas el la jaro 1261 el la tiel nomita Sankt-Johana dokumento, kiam bienestro vendis sian havaĵon al la Monaĥejo Sankt-Johano (tiam Malnov-Sankt-Johano). La nuntempa komunumo Nesslau-Krummenau estiĝis en la jaro 2005 per kunfandiĝo de la antaŭa municipo Nesslau kun la komunumo Krummenau, kiu konsistis el la municipoj Krummenau, Nov-Sankt-Johano kaj Ennetbühl.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Nesslau-Krummenau Arkivigite je 2013-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retejo de la lernejkomunumo Nesslau-Krummenau
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.