enciklopedio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Encyclopaedia Judaica (latine "Enciklopedio Judisma", hebree אנציקלופדיה יודאיקה) estas 26-voluma anglalingva enciklopedio de la juda popolo kaj de judismo. Ĝi kovras diversajn areojn de la juda mondo kaj civilizo, inkluzive de juda historio de ĉiuj epokoj, kulturo, judaj festotagoj, hebrea lingvo, Torao, kaj la sistemo de religiaj instruoj nomata Halaĥo. Publikigita origine en 1971, laŭ la stato de 2010 ĝi aperis en du eldonoj akompanitaj per kelkaj revizioj.
Encyclopaedia Judaica | |
---|---|
national encyclopedia • Jewish encyclopedia | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | diversaj |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1972 |
Eldonejo | Keter Publishing House |
Ĝenro | enciklopedio |
La anglalingva enciklopedio Judaica estis eldonita ankaŭ sur lumdiskego. La lumdiskega versio estis plibonigita per almenaŭ 100 000 hiperligiloj kaj pluraj aliaj trajtoj, inkluzive de filmetoj, serioj de sinsekve montrataj fotoj, mapoj, muzikaĵoj kaj prononcekzemploj de hebreaj nomoj. Dum la lumdiskega versio estas ankoraŭ disponebla, la eldonistoj nuligis ĝian estontan aktualigon kaj reeldonon.[1]
La enciklopedio estis verkita de israelaj, usonaj kaj eŭropaj profesiuloj pri la respektivaj temoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.