La Sep Leĝoj de Noa (hebree שבע מצוות בני נח, ŝeva micvot benej Noaĥ), referencata ankaŭ kiel Noahidaj Leĝoj aŭ la Noah-aj Leĝoj (el la Hebrea prononco de "Noaĥ"), estas serio de ordonoj kiuj, laŭ la Talmudo, estis donitaj de Dio[1] kiel ligiga serio de leĝoj por la "filoj de Noa" – tio estas, la tutan homaron konsiderinte Noa-on kaj lian familion kiel nura praulo.[2][3]

Thumb
La ĉielarko estas la neoficiala simbolo de Noaismo, kiu rememoras pri la Geneza rakonto pri la Diluvo en kiu ĉielarko aperas al Noa post la Granda Inundo, indikante, ke dio ne sendu alian inundon al la planedo kaj detruu la vivon denove. Tie en Nacia Parko Jasper.

Laŭ la juda tradicio, ne-judoj kiuj aliĝas al tiuj leĝoj ĉar ili estis donitaj de Moseo[4] estas sekvantoj de Noaismo kaj konsiderataj kiel justaj gojoj, kiuj ricevos lokon en Olam Haba (en Hebrea עולם הבא, nome la venonta mondo), la fina premio por la justuloj.[5][6]

La Sep Leĝoj de Noa inkludas malpermesojn kontraŭ adorado de idoloj, nomi dion, murdon, adulton kaj seksan malmoralecon, ŝtelon, manĝon de vivanta animalo, same kiel la devigon establi tribunalojn.

Referencoj

Literaturo

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.