From Wikipedia, the free encyclopedia
Emilio GUTIÉRREZ CABA (Valladolid; 26a de septembro 1942) estas hispana aktoro de kino, teatro kaj televido, ricevinto de multaj premioj, inter kiuj kelkaj Goja-premioj.
Emilio Gutiérrez Caba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1942 (82-jaraĝa) en Valadolido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Emilio Gutiérrez Esteban (en) |
Patrino | Irene Caba Alba |
Frat(in)oj | Irene Gutiérrez Caba kaj Julia Gutiérrez Caba |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro televida aktoro filmaktoro |
Li estas el familio de famaj aktoroj, inter kiuj naŭ sufiĉe konataj.
En 1968 li kreis sian propra trupon kun María José Goyanes kaj en 1970 premieris verkon de Ana Diosdado, nome Olvida los tambores (Forgesu la tamburojn), kun la trupo de sia fratino Julia, kun kiu li kunlaboris ekzemple por Olivia (Love in Idleness) de Terence Rattigan, kaj La profesión de la señora Warren (Mrs. Warren's Profession), de Bernard Shaw.
Desde 1979 li premieris verkojn de klasikaj aŭtoroj kiel de Gil Vicente, Calderón, Shakespeare, Joyce kaj Juan Ruiz de Alarcón, kaj ludis ankaŭ en teatraĵoj de nuntempaj verkistoj kiel Álvaro del Amo, Jorge Díaz, Fermín Cabal kaj Juan García Larrondo. En 1996 li ludis la rolulojn de don Diego en El sí de las niñas, de Moratín, kaj li premieris en 1998 verkon kiu sukcesis dum preskaŭ kvar sezonoj: nome La mujer de negro (La virino nigre vestita).
En 2003 li premieris la verkon El príncipe y la corista, en kiu li estis akompanita de María Adánez, kaj en 2008 la verkon La muerte y la doncella, kun Luisa Martín.
En kino, medio en kiu li debutis en 1963, li akumulis jam pli ol okdek filmojn. Lia unua grava rolo estis en Nueve cartas a Berta (1966), de Basilio Martín Patino, kaj poste en aliaj filmoj kiel la sukcesa La caza (La ĉaso, 1965), de Carlos Saura, en kiu li ludis junulon dum ĉasado en kiu tri viroj pafis sin unuj la aliajn.
En 2001 li ricevis Goja-premion pro La comunidad (La komunumo), de Álex de la Iglesia, en la sama ceremonio en kiu lia fratino Julia ricevis samkategorian premion, kaj li ripetis en 2002 en la sama kategorio pro El cielo abierto, de Miguel Albaladejo. Li estis nomumita denove en 2007 pro La torre de Suso, de Tom Fernández.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.