Remove ads
franca filozofo From Wikipedia, the free encyclopedia
Émile BOIRAC [emil' bŭarak'] estis franca esperantisto, doktoro pri filozofio kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li naskiĝis la 26-an de Aŭgusto 1851 en Guelma (Alĝerio), kaj mortis la 20-an de Septembro 1917 en Salses apud Perpignan. Li estis nomita rektoro de la Universitatoj de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902).
Émile Boirac | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1851 en Guelma |
Morto | 20-an de septembro 1917 (66-jaraĝa) en Diĵono |
Tombo | Péjoces Cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto • franca • latina |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Bordozio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | filozofo psychic (en) esperantisto psikologo |
Émile Boirac | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Émile Boirac | |||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1851 en Guelma | ||||
Morto | 20-an de septembro 1917 (66-jaraĝa) en Diĵono | ||||
Tombo | Péjoces Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | Esperanto • franca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bordozio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo psychic (en) esperantisto psikologo vd | ||||
Laborkampo | Filozofio, psikologio kaj parapsikologio vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li kreis la konceptojn metagnomio kaj supersensa percepto.
Kiel filozofo, lia precipa verko estas lia doktoriĝa tezo "La Ideo de la Fenomeno"; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li priskribis paramnezion sub populara nomo déjà vu en sia verko L'Avenir des Sciences Psychiques (La Estonteco de la psiĥaj sciencoj). Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoblo, kaj la "pri-vinan" Instituton de Diĵono.
En 1900 li estis varbita al Esperanto per leteroj de Méray. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de L.L. Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato, li energie subtenis la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso en Dresdeno en 1908 pritraktas lian partoprenon en la laboroj de la "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia" kaj la konduton de tiu ĉi.
En 1908 Boirac estis fondinto, kune kun Jean Camille Chaigneau kaj aliaj, de internacia asocio de Esperanto-psikistoj, mallonge Esperanta Psikistaro, kaj ĝia unua, honora prezidanto.[1]
La Plena Vortaro Esperanto-Esperanta de Boirac el 1909 laŭ la juĝo de Enciklopedio de Esperanto (EdE, 1934) estis "unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj". La spertojn kolektitajn dum ĝia verkado Boirac en 1911 ĝeneraligis en siaj Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta.
EdE plie juĝas: "Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la Esperantistaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn".
Li verkis multajn artikolojn en revuoj francaj (speciale en la "Revuo Pedagogia") kaj esperantaj kiel La Revuo kaj la Oficiala Gazeto Esperantista.
Trovu « Émile Boirac » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.