From Wikipedia, the free encyclopedia
Elena FERRANTE (Napolo, 1943) estas la plumnomo de konata itala verkistino, kiu ne volas malkaŝi sian identecon aŭ bildon publike.
Elena Ferrante | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Elena Ferrante | ||
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1943 (81-jaraĝa) en Napolo | |
Religio | ateismo vd | |
Etno | Italoj vd | |
Lingvoj | itala • napola vd | |
Ŝtataneco | Italio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Elena Ferrante vd | |
Okupo | romanisto scenaristo tradukisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | L'amore molesto ❦ The Days of Abandonment ❦ The Lost Daughter ❦ Frantumaglia: a Writer's Journey ❦ The Lying Life of Adults ❦ My Brilliant Friend ❦ The Story of a New Name ❦ Those Who Leave and Those Who Stay ❦ The Story of the Lost Child ❦ Incidental Inventions ❦ In the Margins: On the Pleasures of Reading and Writing vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝiaj libroj estis publikigitaj en la itala kaj tradukitaj en multajn lingvojn. La ĉiusemajna gazeto Time en 2016 metis ŝin inter la 100 personoj plej influaj en la mondo.[1]
Naskiĝinta kaj kreskinta en Napolo, ŝi faris klasikajn studojn kaj inter ŝiaj preferataj aŭtoroj ŝi citis Elsa Morante.[2] La rakonto ĉirkaŭ ŝi estas konata en la itala gazetaro kiel "La Elena Prenta Mistero". Laŭ diversaj hipotezoj, ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1950, vivas kaj instruas klasikan filologion en Torino. Publika admiro por ŝi estas granda, kaj la itala ĵurnalo Corriere della Sera skribis pri ŝi kiel "la plej granda itala verkistino post Elsa Morante.
Ŝajne temas pri pseŭdonimo, ĉirkaŭ kiu disvolviĝis kelkaj hipotezoj netute konfirmitaj. Plej verŝajna aspektas ke temas pri Anita Raja,[3] tradukistino kaj edzino de la verkisto Domenico Starnone, Starnone mem, Goffredo Fofi, la eldonistoj Sandro Ferri kaj Sandra Ozzola (de Edizioni e/o).[4][5] Finfine, menciindas la hipotezo de la kritikisto kaj romanisto Marco Santagata kiu klopodis vidi la identecon de Ferrante en la profesorino Marcella Marmo, de la Universitato de Napolo.[6] Oktobre de 2016 la hipotezo ke Ferrante estas Anita Raja plifortiĝis post la publikigo de artikolo (ĉe Sole24ore[7] kaj republikigita en ĉefaj internaciaj medioj)[8] kiu konfirmis la atribuo de la financaj pagoj fare de la eldonejo.
La ĉefa trajto de la romanoj de Elena Ferrante estas la persona, familia, amikara kaj kvartala vivoj de laborista kvartalo en Napolo. Ĉefaj roluloj estas la protagonistino mem, nome Elena mem, kiu studos en universitato kaj publikigos verkon, dum ŝia plej proksima amikino (ekde la infanaĝo), nome Lila, kun kiu interplektigos komplikan rilaton de amo-malamo, fascino-seniluziiĝo ktp., sekvos pli turmentan vivon. Ĉio utilas por sekvi la fadenon de la vivoj de multaj diversaj roluloj, iliaj diferencoj, ĉefe klasaj, edukaj, ktp., la evoluon kaj socian kaj ekonomian de la kvartalo ktp.
El la tria parto de la tetralogio nome Storia di chi fugge e di chi resta aperas kiel temo la propra historio de la publikigo de la verkaro, la procezo de eldonado, la kritikoj de la intelektularo, la ricevo en la kvartalo, la propra konsidero de la protagonisto kiel verkistino ktp., kaj ĉiam la memoro pri la perdita amikino Lila, kaj kiel ŝi kontribuis al la verkado. Alia nova ingredienco estas la socia lukto en la fabriko de Lila, posedaĵo de amiko de Nino (amito de ambaŭ amikinoj), kaj la politikaj etosoj ĉirkaŭ la komunisma partio.
En la kvara parto disvolviĝas la problemoj de la ĉefrolulino, kiu divorcis, kaj sekvis kun siaj du filinoj al amatino Nino, kiu siavice ne rompas sian propran geedzecon. Paralele al la violento de la privataj vivoj, ankaŭ en la tuta Italio akriĝis la politika violento de la 1970-aj jaroj, kio tuŝas kelkajn rolulojn. La verkado mem kiel procezo pli kaj pli interplektiĝas en la vivo de la ĉefrolulino, ŝia familio, ŝia amikino Lila, la evoluo de la kvartalo de Napolo, kie hegemonias violento, drogo ktp.
Ferrante ne difinas sian verkadon kiel inan, kaj kiel menciite, malgraŭ ŝia ŝato al feminismo, ĝi ne rilatas rekte al ŝia verkado. Ŝi diras: "Mi verkas sen demandi min, ĉu mi estas viro, virino aŭ neŭtrala ento."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.