Elementa partiklo estas kuniga termino por fizikaj objektoj, kiujn ne eblas dispartigi je pli simplaj partikloj. La nocio de elementa partiklo devenas de la koncepto ke substanco estas diskreta, t.e. ĝi konsistas el difinitaj partoj, limigitaj unu de la alia kaj ne enhavantaj subpartojn je kiuj ili povus interŝanĝi. Ilian strukturon kaj konduton studas partikla fiziko. Kelkaj elementaj partikloj havas internan strukturon kaj difinitajn subunuojn, sed apartigi ilin ne eblas. Aliaj estas tute senstrukturaj kaj unuecaj - tiuj nomiĝas fundamentaj partikloj.
Elementaj partikloj inkludas fundamentajn fermionojn (kvarkoj, leptonoj, kaj iliaj antipartikloj, antikvarkoj kaj antileptonoj) kiuj konsistigas materion kaj antimaterion, same kiel bosonojn (gaŭĝaj bosonoj kaj Higgs-bosono) kiuj estas perantoj de forto kaj ludas mediacian rolon en la elementaj interagoj. inter fermionoj. Partiklo kiu enhavas plurajn elementajn partiklojn estas "kompozita partiklo".
Inter 1932 (eltrovodato de pozitrono per nebulkamero fare de Carl David Anderson) kaj 2008 (dato de ekfunkciigo de LHC) estas malkovritaj pli ol 400 elementaj partikloj, kaj novaj estas daŭre eltrovitaj.
Klasado
Laŭ spino
Laŭ spino ĉiuj elementaj partikloj divideblas je du klasoj:
Laŭ strukturo
Ekzistas du grandaj grupoj de elementaj partikloj laŭ ilia interna strukturo (pli precize - laŭ ekzisto de tia strukturo).
Fundamentaj partikloj
- Leptonoj - fermionoj kiuj estas unupunktaj (t.e. ne konsistaj el io ajn) almenaŭ en la skalo de 10−18 m. Ili ne partoprenas en fortaj interagoj. Partopreno en elektromagnetaj interagoj estas montrita nur por ŝargitaj leptonoj (elektronoj, muonoj kaj taŭ-leptonoj) kaj ne estas observata por neŭtrinoj. Entute estas konataj 6 tipoj de leptonoj.
- Kalibraj bosonoj - partikloj, kiuj tenas fundamentajn fortojn:
- Fotono - peranto de elektromagneta forto
- 8 tipoj de gluonoj - perantoj de forta nuklea forto
- 3 mezaj bosonoj W+, W− kaj Z0 - perantoj de malforta nuklea forto
- Gravitono - hipotetika partiklo, kiu rolas kiel peranto de gravita forto; ekzisto de gravitono ne estas pruvita pro malforteco de gravitaj interagoj, sed ĝi estas tre probabla. La norma modelo, tamen, ne inkluzivas gravitonon.
- Kvarkoj estas subpartikloj de neentjera ŝargo, kiuj ekzistas nur kiel subpartikloj kaj nenie estas trovitaj libere; estas iom da diskuto, ĉu vere eblas rigardi ilin kiel partiklojn. Ekzistas 6 tipoj de kvarkoj, el kiuj konsistas hadronoj.
Hadronoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.