From Wikipedia, the free encyclopedia
El Rosario [elroSArjo] (La Rozario) estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la nomita metropola zono de la insulo Tenerifo.
El Rosario | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38290 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 866 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 453 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 26′ N, 16° 22′ U (mapo)28.43280035-16.3682148966 [+] | ||
Alto | 905 m [+] | ||
Areo | 39,43 km² (3 943 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Rosario (Tenerife) [+] | |||
La municipa ĉefurbo estas La Esperanza, je 900 m.s.m. El Rosario estas municipo tre diversa pri la socigeografiaj trajtoj, el ebenaĵoj de La Esperanza ĝis la marbordo de Tabaiba. La municipo formas parton de la Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo kun San Cristóbal de La Laguna, Tegueste, Tacoronte, El Sauzal kaj Santa Cruz de Tenerife mem. Tiu metropola areo havas pli ol 449 472 loĝantojn.
La loknomo El Rosario (La Rozario) estas rilata al la tiea patronino Virgulino de la Rozario.
El Rosario estas en la nordorienta parto de la insulo Tenerifo, en la orienta pinto de la montokresto Pedro Gil, lime kun la municipoj Santa Cruz de Tenerife, San Cristóbal de La Laguna, Tacoronte, El Sauzal kaj Candelaria.
El Rosario posedas areon de 39,43 km², okupante la 18an plej grandan teritorion de la insulo kaj la 33an de la provinco.[2] Ĝi havas averaĝan altitudon de 754 m.s.m.[3]
Grava aparteco de El Rosario, ene de la insularo, estas la ŝanĝo de la administraciaj limoj. Meze de la 1970-aj jaroj la municipoj de Santa Cruz de Tenerife kaj El Rosario interkonsentis cedon fare de tiu lasta de parto de la orienta lima sektoro inter ambaŭ municipoj, ĉar ĝi integriĝis ene de la influa areo de la ĉefurba metropola zono. Tial okazis perdo de 13,2 km², nome unu kvarono de la tiama totala areo de la municipo, sed eĉ pli granda perdo de loĝantoj, ĉirkaŭkalkule du trionojn de la tuta loĝantaro. Precize pro tio la loĝantaro evoluis tute netipe.
La municipo enhavas parton de la natura loko protektita pejzaĝo Las Lagunetas,[4] kiu estas ankaŭ Speciala Konservozono kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotekta Zono), inkluditaj en la Reto Natura 2000.[5]
El Rosario havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomita «La Esperanza».[3]
En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Güimar.
En la 16-a jarcento estis ermitejo dediĉita al La Esperanza (La Espero), kiun poste la familio Coronado anstataŭis per nova konstruaĵo dediĉita al Sankta Johano Evangeliista.
En 1813 oni akiris municipecon, kun ĉefurbo en La Esperanza, laŭ la nova reĝimo de la Hispana konstitucio de 1812. En 1972, El Rosario cedis la menciitan parton de teritorio kaj loĝantoj al la urbo Santa Cruz de Tenerife.[6]
La municipo havis 17 496 loĝantojn je 2020, estante la 16a plej loĝata municipo de la provinco kaj la 15a de la insulo Tenerifo.[7]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la unua duono de la 20-a jarcento kaj ĉefe el la 1960-aj jaroj pro disvolvigo de irigacio kaj proksimeco al la provinca kaj insula ĉefurbo ĝis 15 783 loĝantoj en 1970, sed poste okazis la cedo de du trionoj de la loĝantaro kaj oni malaltiĝis ĝis iom pli ol 5 000 loĝantoj; poste oni plialtiĝis ĝis nunaj pli ol 17 000 loĝantoj profite de la servoj al la ĉefurbo.
El Rosario dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[7]
Barranco Hondo | 139 |
Las Barreras | 208 |
Costanera | 645 |
La Esperanza | 3 401 |
Lomo Pelado | 496 |
Llano del Moro | 1 305 |
Machado | 723 |
Radazul | 4 954 |
Las Rosas | 1 033 |
San Isidro | 921 |
Tabaiba | 3 671 |
TOTALO | 17 496 |
El Rosario bazis sian ekonomion en agrikulturo (tradicie por cerealoj, terpomoj, vitejoj, kaj fruktarboj por propra konsumado).[3] Estas ankaŭ brutobredado de bovoj. Sed lastatempe servoj kaj turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.[3]
La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, akvosportoj kaj aliaj okupitecoj.[3]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.