From Wikipedia, the free encyclopedia
Tegueste [teGESte] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la nomita metropola zono de la insulo Tenerifo.
Tegueste | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38280 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 344 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 430 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 31′ N, 16° 20′ U (mapo)28.5232609-16.3407638 [+] | ||
Alto | 390 m [+] | ||
Areo | 26,41 km² (2 641 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tegueste [+] | |||
La municipa ĉefurbo estas Tegueste Centro, je 550 m.s.m. Tegueste estas municipo tre aparta en la senco, ke ĝi estas tute ĉirkaŭita per alia municipo nome tiu de San Cristóbal de La Laguna, kiel la nura en la tuta regiono kaj insularo kiu posedas tiun trajton. La municipo formas parton de la Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo kun San Cristóbal de La Laguna, El Rosario, Tacoronte, El Sauzal kaj Santa Cruz de Tenerife mem. Tiu metropola areo havas pli ol 449 472 loĝantojn. Krome ĝi estas unu el nur tri municipoj en la insulo, kiuj ne havas marbordon, kune kun El Tanque kaj Vilaflor de Chasna.
La loknomo Tagueste estas devena de la pasinteco de guanĉoj kaj estas supozeble tradukebla kiel "malsekejo".[2][3]
Tegueste estas en la nordorienta parto de la insulo Tenerifo interne de la municipa teritorio de San Cristóbal de La Laguna. La urba kerno koncentriĝas ĉe la ŝoseo al Punta del Hidalgo, krom disaj domaroj tra la tuta municipa teritorio.[4]
Tegueste posedas areon de 26,41 km², okupante la 22an plej grandan teritorion de la insulo kaj la 42an de la provinco.[5] Ĝi havas averaĝan altitudon de 545 m.s.m. kun pli montara areo oriente kaj pli ebena okcidente.[4]
La municipo enhavas parton de la natura loko Rura Parko Anaga,[6] kiu estas ankaŭ Speciala Konservozono kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotekta Zono), inkludita en la Reto Natura 2000.[7]
Tegueste havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomita La Goleta y Pedro Álvarez.[4]
En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Tegueste. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj ĉefe el torentejo Agua de Dios, precize en la loko konata kiel Los Cabezazos. Tiuj guanĉoj estis de la tendaro kiu tute kontraŭis la konkeron fare de hispanoj.[8] Post la konkero la tero estis disdonita al konkerintoj, inter kiuj registriĝis Fernando de Llerena, Guillén Castellano, Juan de Almansa, Francisco Melián, Gonzalo del Castillo, Fernando de Molina kaj Juan Zapata.[9]
En la 16-a jarcento estis ermitejo dediĉita al Sankta Marko (ĉirkaŭ 1530). Meze de tiu jarcento jam estis urbestraro.[10]
En 1813 oni akiris municipecon laŭ la nova reĝimo de la Hispana konstitucio de 1812.[11]
La municipo havis 11 359 loĝantojn je 2022, estante la 19a plej loĝata municipo de la provinco kaj la 17a de la insulo Tenerifo.[12]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe pro disvolvigo de irigacio kaj proksimeco al la provinca kaj insula ĉefurbo ĝis nunaj pli ol 11 000 loĝantoj profite de la servoj al la ĉefurbo.
Tegueste dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[12]
Las Canteras | 432 |
Pedro Álvarez | 1421 |
El Portezuelo | 1571 |
El Socorro | 1470 |
Tegueste Centro | 4067 |
Las Toscas | 2136 |
TOTALO | 11 097 |
Tegueste bazis sian ekonomion en agrikulturo (ĉefe por vitejoj).[4] Estas ankaŭ brutobredado de bovoj, kaproj, ŝafoj, porkoj, kunikloj kaj kokoj.[13] Sed lastatempe loka komerco, servoj por la metropola areo Santa Cruz-La Laguna kaj turismo iĝis ĉefaj ekonomiaj rimedoj.[4]
La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[4]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[14]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.