Remove ads
usona fizikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Edward Mills PURCELL (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1912 en Taylorville, Illinois, mortis la 7-an de marto 1997, Kembriĝo, Massachusetts) estis usona fizikisto, kiu malkovris en 1946 la fenomenon de la nukleomagneta resonado (NMR) en fluidaj kaj solidaj korpoj. Li ricevis pro tio Nobel-premion pri fiziko – kun Felix Bloch – en 1952.
Purcell gvidis dum la Dua Mondmilito radaresploran grupon en Kembriĝo, en radiada laboratorio de la Massachusetts Institute of Technology (MIT). Li ellaboris en 1946 la mezuradon de NMR. Tiu estis granda antaŭenpaŝo komapre al atomfaska metodo de Isidor I. Rabi.
Purcell iĝis en 1949 fizika profesoro de la Harvarda Universitato. Li rimarkis en 1952 la 21cm-an ondolongan radiadon de la neŭtra atoma hidrogeno en la interstelaro, kies ekziston antaŭvidis la nederlanda astronomo Hendrik Christoffel van de Hulst en 1944.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.