From Wikipedia, the free encyclopedia
Ede ZATHURECZKY [zaturecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zathureczky Ede estis elstara hungara violonisto, altlerneja instruisto kaj framasono.
Ede Zathureczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de aŭgusto 1903 en Igló (Hungara reĝlando) |
Morto | 31-an de majo 1959 en Bloomington |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1922) |
Okupo | |
Okupo | violonisto muzikinstruisto |
Ede Zathureczky naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1903 en Igló (Hungara reĝlando, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 31-an de majo 1959 en Bloomington (Indianao).
Ede Zathureczky frekventis muzikan lernejon, dume eĉ tiam li faris koncertojn. La debuta koncerto okazis en 1911. Post 7 jaroj li plulernis en Budapeŝto en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Poste li koncertis ekzemple en Italio, Berlino, Novjorko, Chicago, Prago, Vieno. Inter 1929-1943 li instruis en la muzikakademio, poste ĝis 1956 li estris la akademion. Dum la socialismo li ricevis vojaĝeblecojn nur al la socialismaj landoj, tial dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis. En Bloomington li instruis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li estis framasono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.