From Wikipedia, the free encyclopedia
Ede Horn, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horn Ede estis hungara ĵurnalisto, politikisto, parlamenta deputito, rabeno, framasono. Lia origina nomo estis ĝis 1850 (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Einhorn Ignác, lia frato estis Antal Horn, lia filo estis Emil Károly Horn.
Ede Horn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Einhorn Ignác |
Naskiĝo | la 25-an de septembro 1825 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Vágújhely |
Morto | la 2-an de novembro 1875 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Budapeŝto |
Tombo | Salgotarjani Street Jewish Cemetery (en) , J, N/A, 58, 1 |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Antal Horn |
Infano | Emil Károly Horn |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro politikisto rabeno statistikisto ekonomikisto ĵurnalisto tradukisto |
Ede Horn[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1825 en Vágújhely (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 2-an de novembro 1875 en Budapeŝto.
Ede Horn devenis el juda familio. Li studis judan teologion en Nitro, Pozono kaj Prago (1838–1841), poste filozofion en Reĝa Universitato de Pest (1845–1847). jam ekde 1841 li redaktis precipe judajn kaj germanajn gazetojn. Dum la hungara revolucio de 1848 krom la redaktaj laboroj li estis ankaŭ armea rabeno, tial post la fiasko li havis amnestion, tamen li foriris kaj inter 1850–1851 li studis ekonomion en Lepsiko, pli poste li ĵurnaladis en Bruselo kaj Parizo. Li hejmenvenis en 1869 kaj ne nur redaktis, sed li estis ankaŭ parlamentano, eĉ en 1875 subministro. Lia edzino naskis filon. Li havis postenon en loĝio "Zur Arbeit".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.