Eŭgeno estas vira persona nomo, signifanta konsilisto. Ĝi devenas de la greka Ευ-γένιος = bon-naskita, nobela.
- Ευγένιος (greka: Eŭgenios)
- Eugenius (latina)
- Eugeniusz (pola)
- Eugen (germana, slovaka)
- Eugene (angla)
- Eugenio (hispana, itala)
- Eugênio (portugala)
- Eugène (franca)
- Евгений (rusa: Jevgjenij)
- Євген (ukraina: Jevhen)
- Jenő (hungara, ankaŭ nomo de vilaĝo)
- Eòghan (irlanda)
- Owen (kimra)
- kvar papoj de la katolika eklezio, nome Eŭgeno la 1-a (mortis en 657), Eŭgeno la 2-a (mortis en 827), Eŭgeno la 3-a (mortis en 1153) kaj Eŭgeno la 4-a (1383-1447)
- Eugène Delacroix (1798–1863), franca pentristo
- Eugen Drewermann (1940-nun), germana teologo
- Eugène Ionesco (1909-1994), rumandevena franca verkisto
- Jevgenij Aleksandroviĉ Jevtuŝenko (1932-nun), rusa poeto
- Eugène Labiche (1815-1888), franca verkisto
- Eugenio Montale (1896–1981), Nobel-premiita itala poeto
- Eugene O'Neill (1888–1953), usona dramverkisto
- Jenő Ormándy (1899-1985), poste angligite Eugene Ormándy, hungardevena dirigento
- Rejtő Jenő (1905-1943), hungara verkisto, pseŭdonomo estas P. Howard
- Eŭgeno de Savojo, Eugen Franz Prinz von Savoyen', François-Eugène de Savoie-Carignan, Eugenio di Savoia respektive hungare Savoyai Jenő (1663-1736), militestro
- Wigner Jenő Pál, poste angligite Eugene Paul Wigner (1902-1995), fizikisto
- Eugen Wüster ()1898-1977), aŭstra vortaristo kaj esperantisto
- Eugène Ysaÿe, muzikisto
- "Baradlay Jenő", personaĵo en la romano A kőszívű ember fiai ("La filoj de l' ŝtonkora homo", 1869) de Mór Jókai