enciklopedia kolekto de libroj en poŝformato From Wikipedia, the free encyclopedia
«Découvertes Gallimard» (laŭvorte «Malkovroj Gallimard») estas enciklopedia kolekto de libroj en poŝformato, publikigita de la eldonejo Éditions Gallimard. Ĉi tiu tre ilustrita kolekto temas pri historio, arkeologio, kulturo, arto, religio, scienco de antikva tempo ĝis modernaj tempoj.
Découvertes Gallimard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kelkaj volumoj de «Découvertes Gallimard» en diversaj lingvoj (france, hispane, portugale, itale, Brita angla, Usona angla kaj ĉine tradicie). | |||||
eldonkolekto • libroserio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Diversaj aŭtoroj | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo de Francio | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1986 – nuntempo | ||||
Loko | Parizo | ||||
Eldoninto | Éditions Gallimard | ||||
Eldonejo | eldonejo Gallimard | ||||
Trajtoj | |||||
Paĝoj | 96–224 ĉiu volumo | ||||
Ĝenro | enciklopedio • eseo • monografio | ||||
| |||||
La naskiĝo de «Découvertes» baziĝis sur ideo de Pierre Marchand, la unua volumo temas pri la remalkovro de la antikva Egiptio kiu estis publikigita la 21-a de novembro de 1986.[1] La kolekto fariĝis granda sukceso, diversaj volumoj estis tradukitaj al pli ol 20 lingvoj, kaj nuntempe enhavas pli ol 700 librojn skribitajn de pli ol 500 specialistoj.[2]
La formato A6 (125 × 178 mm) estas uzata por ĉi tiuj mini-libroj kaj presita sur dika kaj brila tegita papero, riĉe ornamitaj kun plenkoloraj ilustraĵoj: du aŭ tri bildoj po paĝo. Ĉiu libro estas kunmetita de monografio kaj centroj sur aparta temo, la tuta kolekto kovras ĉiujn kampojn de homa scio kaj sperto. La aŭtoroj kutime uzas tempoliniojn kaj historiajn perspektivojn por priskribi temon,[3] ekzemple, la unua titolo À la recherche de l’Égypte oubliée (laŭv. «Serĉante forgesitan Egiptujon») rakontita en kronologia ordo por prezenti la historio de la remalkovroj de la antikva egipta civilizo, de la malfrua antikveco ĝis la 19a jarcento, jarcento kiu markas la naskiĝon de la egiptologio. Preskaŭ ĉiuj titoloj sekvas la saman metodon, sekve, la historio estas la esenca elemento de perspektivo por ĉi tiu poŝo-enciklopedio.
La kovrildesegnaĵo estas unu el la specifaĵoj. La malnovaj kovriloj estas brilaj kun nigra fono ilustrita en koloro, la pli novaj kovriloj estas senbrilaj, sed pli buntaj. Ĝi diferencas de aliaj dokumenta libroj per ĝia vidaĵo: plenforma bildo, kun ĝia potenco de figuraj elementoj, ankaŭ bildo kiu estas bone egalita al enpaĝigo. Eta bildo kiu konvenas la temon por ilustri la librodorso, alia bildo kaj la markemblemo de «Découvertes Gallimard» por la malantaŭa kovrilo. La vida identeco estas forta, oni povas facile rekoni malsamajn lingvajn eldonojn de la libroj de la kolekto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.