From Wikipedia, the free encyclopedia
Dred SCOTT (ĉirkaŭ 1799 – 17a de Septembro 1858) estis sklavigita afrik-usonano kiu malsukcese plendis por sia liberigo kaj tiu de sia edzino, nome Harriet Robinson Scott, kaj de iliaj du filinoj en la kazo "Dred Scott kontraŭ Sandford" de 1857, populare konata kiel "decido pri Dred Scott".
Dred Scott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1798 en Southampton County |
Morto | 17-an de septembro 1858 (59-jaraĝa) en Sankta Luiso |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Calvary Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Harriet Robinson Scott (en) |
Okupo | |
Okupo | aktivulo |
Dred Scott estis sklavo kies posedanto portis lin el sklaveca ŝtato al libera teritorio laŭ la Misuria Kompromiso. Post Scott estis revenigita al la sklaveca ŝtato li plendis al federacia kortumo por sia libereco. Lia plendo estis malakceptita en la fama kazo Dred Scott kontraŭ Sandford (1857). [1] La ĉefjuĝisto de la Suprema Kortumo Roger B. Taney en la decido verkis, ke nigruloj ne estas civitanoj kaj el tio derivas neniu rajto el la Usona Konstitucio. Kvankam multaj Demokratoj deziris, ke la kazo Dred Scott finigos la disputon pri sklaveco en la usonaj teritorioj, la decido levis pluan koleron en la Nordo.[2] Abraham Lincoln denoncis ĝin kiel produkto de konspiro de Demokratoj por subteni Sklavecan Povon (nome Sklavokratio).[3] Li argumentis, ke la decido estis klara devojigo disde la Usona Deklaro de Sendependeco; li diris, ke kvankam la Patroj-fondintoj ne kredis, ke ĉiuj homoj estas egalaj en ĉiuj aferoj, ili kredis, ke ĉiuj homoj estas egalaj "en kelkaj nemalhaveblaj rajtoj, inter kiuj estas vivo, libero kaj la deziro al feliĉo".[4]
La debatoj kaj polemikoj rilate al tiu kazo ludis gravan rolon en la politika kariero de Lincoln al la Prezidenteco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.