From Wikipedia, the free encyclopedia
Dorothy LAMOUR (denaske Mary Leta Dorothy Slaton; 10a de Decembro, 1914 – 22a de Septembro, 1996) estis usona aktorino kaj kantistino. Ŝi estas bone memorita kiel aperinto en la filmoj de la serio Road to..., serio de sukcesaj komedioj en kiuj stelulas ankaŭ Bing Crosby kaj Bob Hope.[1]
Dorothy Lamour | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Mary Leta Dorothy Slaton | ||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1914 en Nov-Orleano | ||||
Morto | 22-an de septembro 1996 (81-jaraĝa) en Holivudo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Partio | Kalifornia Respublikana Partio vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra aktoro radio-prezentisto partoprenanto de belec-konkurso filmaktoro kantisto televida aktoro liftisto vd | ||||
Aktiva dum | 1933– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lamour ekkarieris en la 1930-aj jaroj kiel kantistino de ĵazbandego. En 1936, ŝi translokiĝis al Holivudo, kie ŝi subskribis kontrakton kun Paramount Pictures. Ŝia apero kiel Ulah en The Jungle Princess (1936) famigis ŝin kaj markis la komencon de sia figuro kiel "Reĝino de Sarongo".
En 1940, Lamour faris sian unuan komedian filmon de la serio Road to... en Road to Singapore. Tiuj filmoj de la serio Road to ... estis tre popularaj dum la 1940-aj jaroj. la sesa filmo en la serio, Road to Bali, estis publikigata en 1952. Post tiu epoko, la kinkariero de Lamour ekvanuiĝis kaj ŝi fokusis al teatro kaj televido. En 1961, Crosby kaj Hope teamis por The Road to Hong Kong, sed la aktorino Joan Collins estis elektita kiel protagonistino. Lamour faris mallongan aperon kaj kantis kanton je la fino de tiu filmo.
En la 1970-aj jaroj, Lamour revivigis sian noktokluban vivon, kaj en 1980, publikigis sian membiografion My Side of the Road. Ŝi faris sian finan filman aperon en 1987.
Totale ŝi aperis en pli ol kvin dek filmoj, en epizodoj de dek unu televidserioj, kaj du muzikaloj el Broadvejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.