urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Donecko (ukraine Донецьк) estas urbo, la ĉefa industria centro de Ukrainio en Donecka Baseno kaj ĉefurbo de Donecka regiono. Laŭ datumoj de 2013 jaro Donecko havis 1 059 800 loĝantojn, komence de 2022 estis 901 645. Nuntempa kvanto de loĝantoj de la urbo estas nekonata.
Donecko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ukrainio (1991–) urbo (1917–) urbo de provinca signifo (–2023) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Ukrainio | ||||
Provinco | Donecka provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 283000–283497 • 83000–83497 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 901 645 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 519 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 1′ N, 37° 48′ O (mapo)48.00888888888937.804166666667 [+] | ||||
Alto | 169 m [+] | ||||
Areo | 358 km² (35 800 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Donetsk [+] | |||||
Ĝi estas centro de aglomeraĵo, kie en 2013 loĝis ĉirkaŭ 1,9 mln de personoj. Donecko estas la kvara laŭ grandeco ukraina urbo kaj kune kun najbaraj urbaj centroj ĝi kreas kunurbaĵon. Ekde 2014, la teritorio de Donecko estas kontrolita de la memproklamita Donecka Popola Respubliko, kiun la ukraina registaro agnoskas kiel terorisma organizo.
Donecko situas en orienta parto de la lando, sur ebenaĵo, laŭ la rivero Kalmiuso.
La urbo havis nomojn Juzivka (Юзівка), Trock (Троцьк) kaj Stalino (Сталіно).
Juzivka havis statuson de fabrika urbeto.
La 3-an de julio 1917 Juzovka ekhavis statuson de urbo.
La 6-an de junio 1924 Juzovka estis renomita Stalino.
La 9-an de novembro 1961 Stalino estis renomita Doneck'.
Donecko estiĝis somere de 1869 sur lokoj de vilaĝetoj: Aleksandrovka, Avdotino, Grigorjevka (Georgievka), Lubimovka (Zakop), Nikolaevka, Jekaterinovka, Larinka, Semenovka, Oveĉij, kiujn fondis dum la 17-a jarcento zaporoĵskaj kozakoj. John Hughes, kimra negocisto, fondis tie fabrikon pri feraĵoj. En 1917 okazis ribelo. Antaŭ la dua mondmilito en Stalino loĝis ĉirkaŭ 507 mil homoj, post kiam liberigis la urbo ĉi tie loĝis nur 175 mil homoj. Dum la milito la urbo detruiĝis. La armeo de Nazia Germanio havis la urbon inter 1941-1943. En jaro 2012 urbo gastigis plurajn matĉojn de la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.
En la urbo funkcias Donecka Universitato.
En la urbo kaj la regiono aktivis la ukrainia esperantisto Vladimir Kornilov.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.