Dominik Szoboszlai [soboslai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szoboszlai Dominik, estas hungara futbalisto (mezkampulo), kiu naskiĝis la 25-an de oktobro 2000 en Székesfehérvár.[1]
Dominik Szoboszlai | |||
---|---|---|---|
mezkampulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 25-an de oktobro 2000 (24-jaraĝa) en Székesfehérvár | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | Liverpool FC (ekde 2023) | ||
Numero | 8 | ||
Pozicio | mezkampulo | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
2017-2018 2018-2021 2021–2023 2023- | FC Liefering (Salzburg) Red Bull Salzburg RB Leipzig Liverpool FC | 42 (16) 56 (16) 62 (12) 33 (3) | |
Reprezentado** | |||
ekde 2019 | hungara nacia teamo | 45 (12) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Biografio
Dominik Szoboszlai futbalis ekde 2007 en junularaj teamoj, komence en sia naskiĝurbo, poste en la ĉefurbo, ekde 2016 jam en Aŭstrio. Inter 2016-2019 li ludis 28-foje en la hungaraj junularaj naciaj teamoj de sub 17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj, poste jam en la plenkreska nacia teamo 45-foje kun 12 goloj (datenoj ĝis julio 2024).
En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 de junio kaj julio 2024, li kadre de la matĉo de Hungario kontraŭ Svislando fariĝis la plej juna teamestro iam ajn je 23 jaroj kaj 243 tagoj kiu gvidis teamon de Eŭropa Ĉampionado. Li venkis la antaŭan italan rekordulon Giuseppe Bergomi (n. en 1963), kiu havis 24 jarojn kaj 171 tagojn ĉe la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988 en Germanio.[2]
Fontoj
- facebook kun fotoj
- datenoj angle Arkivigite je 2023-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva intervjuo kun fotoj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.