From Wikipedia, the free encyclopedia
Dina Iljiniĉna Rubina (ruse Дина Ильи́нична Ру́бина, hebree דינה רובינה, n. la 19-an de septembro 1953 en Taŝkento) estas rusa-israela verkistino kiu verkis ĉirkaŭ 50 verkaĵojn en la rusa lingvo, kaj ĉi tiuj estis tradukitaj en pli ol 30 lingvojn. Inter ŝiaj sukcesaj libroj de la lastaj jaroj estas Вот идет Мессия ("Jen venas Mesio!") kaj Syndicat ("Sindikato"). En 1977, ŝi famiĝis post la eldono de sia novelo "Kiam finfine neĝos?" rakontanta la historion de juna knabino, kiu renkontis sian amon la tagon antaŭ tre danĝera operacio. Ĝia teksto estis adaptita por filmo, radio kaj televido.
Dina Rubina | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Дина Ильинична Рубина | ||
Naskiĝo | 19-an de septembro 1953 (71-jaraĝa) en Taŝkento | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Israelo Sovetunio vd | |
Alma mater | State Conservatory of Usbekistan (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto scenaristo redaktoro vd | |
Laborkampo | Beletro kaj filmo vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia libro Белая голубка Кордовы estis tradukita al Esperanto (La blanka kolombino de Kordovo).
Ŝi finstudis en speciala lernejo por talentaj infanoj kaj poste studis muzikon ĉe la lernejo Viktor Ouspenski de la konservatorio de Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio. Ŝi havis nur 16 jarojn kiam ŝi verkis sian tutunuan rakonton, kiu aperis en la plej grava sovetia junulara revuo “Junostj” (Juneco) kun la eldonkvanto de 3 milionoj da ekzempleroj. Meze de la 1980-aj jaroj, post kiam ŝi verkis teatraĵojn dum pluraj jaroj, ŝi transloĝiĝis al Moskvo. En 1990 ŝi elmigris al Israelo[1] kaj iĝis membro de PEN-Klubo, apartenanta al la ruslingvaj israelaj verkistoj.
Dina Rubina estas unu el la plej eminentaj ruslingvaj israelaj verkistoj.[2] Ŝiaj libroj estis tradukitaj en tridek lingvojn.[3]
Ŝiaj plej gravaj temoj estas juda kaj israela historioj, migrado, nomadismo kaj la nova popularigo de indiĝenaj kulturoj, mesianismo kaj metafiziko, teatro, aŭtobiografio kaj la interagado inter la judaj kulturoj israela kaj rusa kaj inter la hebrea kaj la rusa lingvoj[4].
Ŝi verkis romanojn, amason da noveloj kaj eseoj. La verkistino havas specialan talenton ĝisfunde penetri la temon, kiun ŝi prezentas – ĉu temas pri persekutado de la kuracistoj-judoj (“Ljubka”), aŭ pri la pupfarantoj (“Sindromo de Petruŝka”), aŭ pri cirkaj aktoroj (“Skribmaniero de Leonardo”) aŭ la Taŝkenton de la jaroj 1940–1960 ("Suna flanko de la strato"), ktp.
“La blanka kolombino de Kordovo” (ru: Белая голубка Кордовы), trad. Mikaelo Bronŝtejn. Bjalistoko, Świdnik, Tiĥvin, Lublin: Ars-Libri, Libro-Mondo, Bjalistoka Esperanto-Societo, 2020, 475 p., (ISBN 9788363698560)
Surbaze de ŝiaj verkoj en Rusio estis kreitaj ok kinofilmoj (i.a. Duobla familia nomo (Двойная фамилия) kaj seriaroj, du el tiuj ricevis premiojn en gravaj festivaloj.
Ŝi estis honorigita per multaj literaturaj premioj, du el inter tiuj premioj estis aljuĝitaj en Israelo: la premio Arie Dulĉin kaj la premio de la Unio de Israelaj Verkistoj.
En 2007, Rubina gajnis la rusan literaturan premion Большая Книга (Granda Libro)[5] pro la libro "Suna flanko de la strato" (На солнечной стороне улицы).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.