komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Diessenhofen estas historia urbo kaj komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro ĝi estis ĉefurbo de la tiama distrikto Diessenhofen) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3 160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3 350 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Diessenhofen (distrikto) kaj Diessenhofen (stacidomo). |
Diessenhofen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Diessenhofen |
Geografia situo | CH1903: 698464 / 282235 (mapo)47.6833333333338.75 |
Nombro de loĝantoj | 3350 |
Areo | 10,0 km² |
Alteco | 397 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8253 |
Komunumkodo | 4545 |
Diessenhofen situas en nordokcidento de Kantono Turgovio ĉe la suda bordo de la rivero Rejno inter Stein ĉe Rejno kaj Ŝafhaŭzo. La urbeto konservis ĝian belan mezepokan strukturon kun restaĵoj de la urbomuro kaj domoj el la 16-a jarcento.
Al Diessenhofen apartenas krom la urbeto Diessenhofen mem ankaŭ la municipo Willisdorf.
En nordo norde de la rivero Rejno Diessenhofen limas al Büsingen am Hochrhein (baden-virtemberga enklavo), al Dörflingen (Kantono Ŝafhaŭzo), al Gailingen am Hochrhein (Baden-Virtembergo, Germanio) kaj Ramsen (Kantono Ŝafhaŭzo), samflanke de la Rejno en okcidento al Wagenhausen, en sudokcidento al Unterstammheim (Kantono Zuriko), en sudo al Basadingen-Schlattingen kaj en oriento al Schlatt.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen. Diessenhofen disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Ŝafhaŭzo al Romanshorn. La komunumo disponas pri ŝiphaltejo por la liniaj ŝipoj sur la Rejno de Shafhaŭzo al Konstanco.
La unua dokumenta mencio de Diessenhofen datiĝas el la jaro 757 kiel Deozincova.
En la jaro 1178 la Grafo Hartmann la 3-a de Kiburgo koncedis al la tiama vilaĝo Diessenhofen la urborajton.
Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kaj la liberigo de Turgovio Diessenhofen fariĝis la ĉefurbo de la samnoma distrikto.
En la jaro 2000 la ĝis tiam aŭtonoma politika komunumo Willisdorf estist integrita al la urbo Diessenhofen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.