From Wikipedia, the free encyclopedia
Diego Ramón Jiménez Salazar[1] (Madrido, 27a de decembro 1968), plej konata kiel El Cigala, estas hispana kantisto de flamenko de cigana deveno kaj ŝtataneco de Domingo ekde 2014.
Diego el Cigala | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1968 (55-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio Domingo |
Parencoj | Calderas de Salamanca (en) (onklo) Rafael Farina (onklo) |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.diegoelcigala.com https://www.elcigala.com/ |
Li kreskis en la areo de la Pulbazaro El Rastro de Madrido, kaj jam infano ekkantis. En 1997 li publikigis la diskon "Undebel", lia unua disko kiel sola artisto, en kiu kunlaboris inter aliaj Tomatito kaj Paquete. En la jaro 2000, Javier Limón produktoris lian diskon "Entre vareta y canasta". Unu jaron poste aperis "Corren tiempos de alegría", same produktorita de Javier Limón kun kunlaboro de Niño Josele, kaj kun helpo de Bebo Valdés kaj Jerry González. Lia kunlaboro kun Bebo Valdés turneis tra Parizo, Novjorko, Londono, Havano, Bonaero, Tokio, Meksikurbo, Madrido, Barcelono, Torreón kaj tiel plu. Laŭlonge de sia kariero, ki ricevis multajn premiojn kaj omaĝojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.