Diósd

From Wikipedia, the free encyclopedia

Diósd

Diósd [diOŝd] (germane Orasch [oraŝ]) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en distrikto Érd. En la loknomo diós signifas: juglanda.

katolika preĝejo en Diósd
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Diósd
Hungaria urbo (2013) vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hungario
Regiono Meza Hungario
Departemento Pest
Distrikto distrikto Érd
Poŝtkodo 2049
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 637  (2024) [+]
Loĝdenso 2 024 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 24′ N, 18° 57′ O (mapo)47.40416666666718.945833333333 [+]
Areo 5,75 km² (575 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Diósd (Pest)
Diósd (Pest)
DEC
Situo de Diósd

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Diósd [+]
vdr
Fermi

Situo

Diósd situas sur altebenaĵo, laŭ malnova ĉefvojo inter Budapeŝto-Balatono. Ĝi troviĝas inter urboj Érd, Budapeŝto, Törökbálint kaj Budaörs.

Historio

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, el la bronzepoko, de la romianoj kaj de avaroj. La nuna urbo kreskis el setlejo de germanlingvaj ŝvaboj - la unua skriba mencio pri la loĝloko Orasch kaj ties fortikaĵo estas el la jaro 1417, do el la epoko de la imperiestro Sigismondo la 1-a. La setlejo senhomiĝis dum la turka erao. Poste alvenis serboj kaj bavaroj. En 1772 kapelo omaĝe al Sankta Gerardo, en 1896 katolika preĝejo konstruiĝis, kies turo estas 27 metrojn alta. Diósd urbiĝis en 2013.

En la loĝloko funkcias germanlingva aŭtonomio. Vidindaĵo estas muzeo pri radio kaj televizio. Pli frue tie funkciis antenoj de Hungara Radio je kurta ondo. Ili parte dissendis programojn al eksterlando, parte ĵamis dissendojn de Radio Libera Eŭropo. Nuntempe restis unusola anteno uzata por poŝtelefonoj.

Vidindaĵoj

Partneraj urboj

Komunumoj pri Dió (=juglando) en Hungara reĝlando

DiófásDiófásDiómálDiósDiósDiósad
DiósberényDiósdDiósgyőrDióshalomDiósjenőDióskál
DióspatakDiósviszlóFelsődiósHomokdiódTótdiós

Eksteraj ligiloj

Thumb
Statuo de sankta Nepomuko
Thumb
elementa lernejo de la germanlingva aŭtonomio
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.