Dezső Ernster [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernster Dezső estis hungara operkantisto, (baso).
Dezső Ernster | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ernster Dezső |
Naskiĝo | la 23-an de novembro 1898 en Pécs (Hungario) |
Morto | la 15-an de februaro 1981 en Zuriko (Svislando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Dezső Ernster naskiĝis la 23-an de novembro 1898 en Pécs, li mortis la 15-an de februaro 1981 en Zuriko (Svislando).
Biografio
Dezső Ernster devenis el juda familio. Li lernis kantoteknikon komence en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto kaj Vieno. Li debutis en Plauen en 1923, poste li havis operajn rolojn en Düsseldorf kaj Duisburg, en 1929 en Berlino. Li kantadis unue en Bayreuth en 1931. Post 2 jaroj li rifuĝis el Germanio al Aŭstrio pro la nazioj. En 1938 li faris turneon en Usono, post 2 jaroj li hejmenvenis, kie li ne havis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj. En 1944 li estis deportita al nazia Germanio, sed la internacia Ruĝa Kruco liberigis lin. Inter 1946 kaj 1959 li apartenis al Metropola Operejo, inter 1959-1966 operejoj de Zuriko kaj Düsseldorf. Intertempe li revizitis Hungarion en 1955, poste ofte. Ekde 1964 li vivis en Svislando. Post 2 jaroj en subĉiela teatro en Budapeŝto li adiaŭis de la scenejo, sed kelkfoje li estis ĵuriano.
El lia repertuaro
- Richard Wagner:
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg — Hermann (debuto en 1923)
- Der Fliegende Holländer — Daland
- Die Walküre — Hunding
- Tristan und Isolde — Marke
- Parsifal — Titurel
- Götterdämmerung — Hagen
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte — Sarastro (lia plej ŝatata rolo)
- Don Giovanni — guberniestro
- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Rocco
Memorigiloj
- memortabulo en Pécs (2002)
- tabulo en Bayreuth (vidu la foton!)
Fontoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.