From Wikipedia, the free encyclopedia
Dependa ekesto estas budhisma filozofia teorio, kiu asertas, ke ĉiu darmo (aĵo) ekestas en dependo de aliaj darmoj: Se tio ĉi ekestas, tio ekestas; se tio ĉi ĉesas ekesti, tio ĉesas ekesti. Ĝi estas pragmata instruo, kiu aplikiĝas al dukkha (sufero) kaj la ĉesigo de dukkha.
Dependa ekesto | |
---|---|
Tradukoj de प्रतीत्यसमुत्पाद (Pratītyasamutpāda) | |
Esperante | Dependa ekesto |
Palie | पटिच्चसमुप्पाद (Paṭiccasamuppāda) |
Sanskrite | प्रतीत्यसमुत्पाद (Pratītyasamutpāda) |
Bengale | প্রতীত্যসমুৎপাদ (Prôtityôsômutpadô) |
Sinhale | පටිච්චසමුප්පාද |
Ĉine | 緣起 (Yuánqǐ) |
Japane | 縁起 (Engi) |
Tibete | རྟེན་ཅིང་འབྲེལ་བར་འབྱུང་བ་ (rten cing 'brel bar 'byung ba) |
Taje | ปฏิจจสมุปบาท |
Terminaro de Budhismo | |
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La vekiĝo de la budho Gotamo estis samtempe liberiĝo de sufero kaj bonrigardo de ĝusta realeco, precipe de la vera karaktero de vivaj estuloj. Tio, kion li malkovris, estis fakto, ke ĉiu aperaĵo "ekzistas" sole danke al "ekzistado" de aliaj aperaĵoj en tre komplika reto de kaŭzaj rilatoj, tuŝantaj malproksimen en la pasintecon kaj ankaŭ en la estontecon. Ĉar ĉiuj aperaĵoj estas tiel ĉi kondiĉaj kaj pasemaj (neĉiameco), ili havas nenian propran sendependan esencon (nememeco), do en ĝusta vorto de senco ili "ne ekzistas", eĉ kiam laŭvide tio aspektas tiel. Ĉiuj aperaĵoj estas tiel senesencaj kaj "malplenaj" (vakueco (budhismo)). Ununura aperaĵo, kiu ne estas kondiĉa kaj pasema, estas nirvano, sed eĉ tiu estas senesenca kaj "malplena".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.