From Wikipedia, the free encyclopedia
Afero de Laboristoj (en rusa: Дело Труда, Delo Truda) estis anarkiisma kaj platformisma gazeto unuafoje publikigita en 1925 fare de societo nomata Grupo de Rusaj Anarkiistoj Eksterlande.
Rusaj politikaj ekzilitoj formis tiun grupon en Parizo post la Rusa Revolucio de 1917. Inter ties membroj estis Nestor Maĥno, Pjotr Arŝinov, Gregori Maksimof, Ida Mett, kaj Nikolas Lazareviĉ.
Ties malvenko antaŭ la Bolŝevikoj konvinkis la grupon ke anarkiistoj bezonas pli fortan politikan strukturon, inklude politikajn frakciojn, milicon, kaj plenumkomitaton. Ili komencis eldoni Delo Truda en 1925, kaj en la venonta jaro ili publikigis definitivan kaj influan platformisman broŝuron nomata Organiza Platformo de la Ĝenerala Unio de Anarkiistoj (Skizo).
Baldaŭ, premo de stalinistoj kaj francaj aŭtoritatoj kondukis ilin al translokiĝo de Parizo al Ĉikago.[1]
La gazeto estis eldonata sub la titolo Delo Truda ĝis 1939, kiam ĝi merĝiĝis kun anarkisindikatisma gazeto por iĝis Delo Trouda-Probuĵdenije. Gregori Maksimof eldonis ĝin ĝis 1950.[2]
Delo Truda defendis platformisman modelon kio sekvigis kritikan respondon de Errico Malatesta,[3] Sébastien Faure, Alexander Berkman,[4] kaj de kelkaj aliaj anarkiistoj. Tiuj konsideris ĝin aŭtoritatismo, do kontraŭa al anarkiismo. Kvankam la ĉefaj tiutempaj anarkiistaj pensuloj regis kun ambigueco, platformismo reaperis en la 1950-aj jaroj, kaj nun estas nombraj platform-influitaj anarkiismaj organizoj nuntempe, kiaj Common Struggle (Komuna Lukto, Common Struggle - Libertarian Communist Federation iam North Eastern Federation of Anarchist Communists) en Usono, kaj Workers Solidarity Movement en Irlando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.