From Wikipedia, the free encyclopedia
La ordinara delfeno estas la nomo donita al du specioj de delfenoj kiuj formas la genron Delphinus. Taksonomiistoj kaj cetologoj kutime agnoskas du speciojn — nome Ordinara delfeno, kio retenas la sistematikan nomon Delphinus delphis, kaj la Longbeka ordinara delfeno, nome D. capensis.
Delfenoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando de la Delfenoj kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Spite sian nomon, la ordinara delfeno ne estas la delfeno de populara imago; tiu honoro korespondas al la Botelnaza delfeno (genro Tursiops) pro sia disvastigita uzado en marparkoj kaj sia apero en la televida serio Flipper.[1] Tamen, tiu delfeno estis la plej ofte reprezentata en arto kaj literaturo de antikva Grekio kaj Romia Imperio.[2]
Ambaŭ specioj de ordinaraj delfenoj estas mezgrandaj; plenkreskuloj gamas inter 1.9 kaj 2.5 longe, kaj povas pezi inter 80 kaj 235 kg, kvankam la gamo inter 80 kaj 150 kg estas plej ofta.[3] Maskloj estas ĝenerale pli longaj kaj fortikaj.[3] La kolormodelo de la korpo estas malkutima. La dorso estas malhela kaj la ventro estas blankaj, dum ambaŭflanke estas bildo kiel akvohorloĝo helgriza, flava aŭ orkolora antaŭ malhelgriza dorse.[4] Ili havas longajn, fajnajn bekojn kun ĝis 50–60 malgrandaj, akraj, interfermeblaj dentoj ambaŭflanke de ĉiu makzelo.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.